Salaenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salaenoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La salaenoj estis kantabra tribo.

Ties ekzisto estis menciita nur de la romia geografo Pomponio Mela. Laŭ li, salaenoj vivis apud rivero Saunio, kies nuna situo ne estas precize konata. Ekzistas du hipotezoj: laŭ Adolf Schulten, tiu rivero estas rivero Sella, kaj tiukaze salaenoj estis samlimaj kun asturoj, en apuda Asturio. Laŭ Joaquín González Echegaray, la menciita rivero estas kunfluo de riveroj Saja kaj Besaya; ĉi-kaze, salaenoj vivis la malaltan parton de Valo de Besaya kaj altan parton de la rivero Saja, en areo de nuntempa municipo Cabuérniga ĝis Torrelavega.

Oni ne konfuzu je la tribo saelenoj, kiu vivis sude de la teritorio de asturoj, laŭ Ptolomeo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]