Salejo Ujuni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Salar de Uyuni
Salamasetoj en Salar de Uyuni.
Kiam ĝi estas kovrita de akvo, la Salar de Uyuni respegulas la ĉielon.

La salar de Uyuni Salejo de Ujuni aŭ de Tunupa estas, pro siaj ĉirkaŭ 10.582 km²,[1] la plej granda saldezerto de la mondo. Ĝi situas je ĉirkaŭ 3.650 m de alto super marnivelo en la Departamento de Potosí, en la Anda altebenaĵo de Bolivio, ĉe la Andoj.

Formado

La areo kiun nuntempe okupas tiu dezerto, estis kovrita antaŭ 40.000 jaroj de la Lago Ballivián. La Salar de Coipasa kaj ankaŭ la lagoj Poopó kaj Uru Uru estas restaĵoj de tiu granda pralago. La salejo de Ujuni estas proksimume 25 fojon pli granda ol la Salejo de Bonneville en Usono.

Ekonomia gravo

La Salejo de Ujuni enhavas ĉirkaŭ 10 mil milionoj de tunoj da salo, el kiuj 25,000 tunojn oni elfosas ĉiujare. La tuta ministaro apartenas al la kooperativo de Colchani. Ĉiu novembro, la Salejo de Ujuni estas ankaŭ la reproduktejo de tri specioj de sudamerikaj flamengoj: nome la ĉilia, la punaa kaj la anda. Ankaŭ pro tio ĝi estas ankaŭ grava turismejo. Estas hotelo tute konstruita el salo kaj diversaj insuloj. Ĉar la tereno de la salejo estas tiom ebena, ĝi utilas kiel vojo tra la bolivia altebenaĵo.

Krome, Salar de Uyuni enhavas duonon de la tutmonda kvanto de litio, metalo uzata en altdensecaj baterioj (vidu Litia baterio). Ne estas nuntempa minejo kaj la bolivia registaro ne permesas ekspluatadon al eksterlandaj entreprenoj, sed anstataŭe ĝi klopodas konstrui sian propran eksperimentan minejon.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Encyclopædia Britannica - Uyuni Salt Flat.
  2. "Bolivia holds key to electric car future", BBC, Novembro 9a, 2008

Eksteraj ligiloj

{{commonscat|Salar de Uyunotosi.com/ Potosi - Salar de Uyuni kaj aliaj lokoj de Potosi]