Salatcikorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ruĝa kultivaro de salatcikorio 'Radicchio Rosso di Chioggia'

Salatcikorio estas unu el la kulturformoj de la amara cikorio (Cichorium intybus var. foliosum), de kiu ekzistas diversaj kultivaraj grupoj. La alia kulturformo estas la brusela cikorio, laŭ NPIV „Kf. de la amara cikorio, kun longe pomforma foliaro, kiun oni etioligas k manĝas kruda aŭ kuirita“.

Deveno kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La salatcikorio, precipe ĝia ruĝa formo venas el Italujo. Nur ekde ĉ. 1985 ĝi estas kultivata norde de la Alpoj. Tre ŝatata estas la kultivgrupo ’Radicchio Rosso di Chioggia’. La ruĝa koloro venas de la fiziologie gravaj antocianoj, krome la planto enhavas intubinonb, agrablan amaran substancon, kiu plej efikas se oni manĝis la foliojn krudajn.[1]

Kultivaraj grupoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj kultivargrupoj estas kultivataj. La plej grava kultivargrupo estas „Radicchio Rosso di Chioggia“. [2]

  • Radicchio Rosso di Chioggia: rondaj folioj, malhele vinruĝaj kun blanka ripo, formas firmajn kapojn, la koloro estas ĝis le „koro“. Ekstera folio verdece ruĝa.
  • Radicchio Rosso di Verona: folio mezforte vinruĝa kun blanka ripo, formas malfirmaj ĝis firman long-ovalaj kopo kun koloro ĝis la koro
  • Radicchio Variegato di Chioggia: vinruĝa kaj sablokolora forte sprucmakulita folio, formas tre firmajn globajn kapojn
  • Radicchio Variegato di Lusia: sablokolora, vinruĝe sprucmakulita folio, formas tre firmajn globformajn kapojn
  • Radicchio Variegato di Castelfranco: sablokolora, vinruĝe sprucmakulita folio , formas malfirman globan kapon
  • Radicchio Rosso di Treviso Precoce: oblonga folio, malhele vinruĝa kun larĝaj blankaj ripoj, formas virmajn longovalj kapoj (simile al pilko de usona futbalol) kun koloro ĝis la koro
  • Radicchio Rosso di Treviso Tardivo: folio longa, mallarĝa kaj malhele vinruĝa kun larĝa blanka ripo, formas malfirmajn folirozetoj, por la forcado en vintro
  • Radicchio Bianca di Lusia: foli komplete helverda, formas tre firmajn rondajn kapojn
  • Radicchio Grumolo verda aŭ ruĝa: folioj mezverdaj kaj aŭ malhelvinruĝaj kun mallarĝa blanka ripo, formas malgrandajn rozetojn simile al valarianelo, sed pli granda kaj la folioj estas rondaj kaj sentigaj

Kultivado kaj rikolto[redakti | redakti fonton]

La grundo estu tralasebla. Irigacio estas avantaĝa. La plantidoj devas havi temperaturon de pli ol 16 °C, fruaj setoj eĉ pli ol 20 °C, alikaze la plantoj tuj formas en la longtago florŝosojn. Oni plantas 10-12 plantoj/m² ĉe plantdistanco de 25-30 x 30 cm kaj en aŭtuno 40 x 35 cm. La kulturo daŭras 8–11 semajnojn.[3] La kapoj fariĝas en somero 200-250 g kaj en aŭtuno 300–350 g pezaj. La planto toleras froston ĝis –5 °C.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La salatcikorio estas uzata por dekoracii la pladojn aŭ en miksitaj salatoj. La gusto estas, kiel ĉe ĉiuj cikorioj amareta. La kapo konserviĝis en fridujo ĝis kvar semajnoj.

Vidua ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ilse Auerswald in: Natur & Heilen, Heft 7/Juli 2009, 86. Jahrgang, ISSN 0932-3503, S. 52.
  2. F. Cecarelli, Sativa Sementi, pers. Mitteilungen, 2004.
  3. C. Wonneberger et al., Gemüsebau, Schnittzichorie, 2004, ISBN 3-8001-3985-5, S. 187–188.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]