Salon d'Automne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salon d'Automne
ekspozicio
Komenco 31-a de oktobro 1903 vd
Lando(j) Francio vd
Situo Parizo
vdr
Katalogo de la unua Salon d'Automne, 1903.
Salon d'Automne, 1905, katalogo. Faŭvismo estis lanĉita en tiu ekspozicio.

La Salon d'Automne (franclingva prononco: [salɔ̃ d‿otɔn]; nome Aŭtuna Salono, aŭ Société du Salon d'automne, estas arta ekspozicio okazinta ĉiujare en Parizo, Francio. Ekde 2011, ĝi okazas en la Champs-Élysées, inter la Grand Palais kaj la Petit Palais, meze de Oktobro. La unua Salon d'Automne estis kreita en 1903 fare de Frantz Jourdain, kun Hector Guimard, George Desvallières, Eugène Carrière, Félix Vallotton, Édouard Vuillard, Eugène Chigot kaj Maison Jansen.[1]

Perceptita kiel reago kontraŭ la konservema politiko de la oficiala Pariza Salono, tiu amasa ekspozicio preskaŭ tuj iĝis la mejloŝtono de la disvolvigoj kaj plinovigoj en la pentrarto, desegnarto, skulptarto, gravurarto, arkitekturo kaj ornamaj artoj de la 20-a jarcento. Dum la dekomencaj jaroj de la Salono, establitaj artistoj kiel Pierre-Auguste Renoir montris sian subtenon al la nova ekspoziciejo kaj eĉ Auguste Rodin montris tie kelkajn siajn verkojn. Ekde ties komenco verkoj de artistoj kiel Paul Cézanne, Henri Matisse, Paul Gauguin, Georges Rouault, André Derain, Albert Marquet, Jean Metzinger, Albert Gleizes kaj Marcel Duchamp estis tie ekspoziciitaj. Krom la inaŭgura ekspozicio de 1903, tri aliaj jaroj restis historie gravaj por la Salon d'Automne: en 1905 aperis la Faŭvismo; en 1910 oni lanĉis Kubismon; kaj 1912 rezultis en ksenofoba kaj kontraŭ-modernisma kverelo en la Nacia Asembleo (Francio).

La celo de la salono estis kuraĝigi la disvolvigon de la Belartoj, servi kiel platformo por junaj artistoj (el ĉiuj naciecoj), kaj por ampleksigi la disvastigon de Impresionismo kaj de ties etendoj al populara publiko.[2] La elekto de la aŭtuna sezono por la ekspozicio estis strategio diversmaniere: tio ne nur ebligis, ke la artistoj ekspoziciu pentraĵojn realigitajn subĉiele dum la somero, sed ankaŭ elstaris for la aliaj du grandaj salonoj (nome Société Nationale des Beaux-Arts kaj Salon des artistes français) kiuj okazas en la printempo. La Salon d'Automne distingiĝis pro sia multfaka konsidero, malferma al pentraĵoj, skulptaĵoj, fotoj (el 1904), desegnoj, gravuraĵoj, aplikitaj artoj ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]