Sambalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konservujo da sambalo
Freŝa malajzia sambalo kun salikokoj

Sambalo estas indonezia kaj malajzia kondimento kaj saŭco kiu, tradicie konsistas el pistitaj kapsiketoj kun salo. Sed estas multaj variantoj ĉe kiu oni aldonas vinagron, frititajn cepojn, fermentitajn salikokojn, fruktosukon, sukeron kaj ĉiajn spicojn.

Malajzianoj kaj indonezianoj preferas freŝan sambalon kaj ne tiun el konservujo. Sur lokaj merkatoj oni povas aĉeti diversajn specojn da freŝa sambalo kiuj estas eksponataj en emajlaj ujoj kaj estas vendataj en plastaj saketoj.

Kelkaj el la variantoj:

  • Sambal ulek (Javo): kapsiketoj, salo.
  • Sambal bajak: kapsiketoj frititaj en oleo kun ajlo
  • Sambal belacan (Malajzio): kapsiketoj frititaj kun saŭco surbaze de salikokoj
  • Sambal dabo-dabo (Sulaveso): kapsiketoj kaj freŝaj tomatoj
  • Sambal manis: kapsiketoj, cepoj kaj sukero
  • Sambal terasi (Javo): kapsiketoj, terasi (surbaze de salikokoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]