Sambolernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el la multaj perkutinstrumentoj de sambolernejo.

Sambolernejo (portugale escola de samba) estas asocio de populara tipo, kiu sin distingas per la praktikado de sambaj muziko kaj danco, preskaŭ ĉiam kun la celo eniri en konkurson kun similaj grupoj. Ili originas de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), kaj ili prezentas dum publikaj paradoj historion al la sono de samba-enredo, akompanata de grupo da perkutinstrumentoj, kies membroj ludas fantaziaĵojn aludajn la proponitan temon.[1] La lernejoj paradas tra avenuo ĉirkaŭata de tribunoj, centoj da membroj de ĉiu lernejo sin vestas per unuformaj roboj, dancas sambomuzikon laŭ koreografioj antaŭe aranĝitaj kaj laŭ originalaj muzikaĵoj. Ĉiu lernejo elektas apartan temon kiel centra motivo, ekzemple historian eventon, faman personon aŭ brasildevenan legendon. La kanto de la samba temo devas pritrakti la elektitan temon, kaj la parado de ĉiu lernejo devas disvolvi la temon per siaj kostumoj, pentraĵoj aŭ skulptaĵo el papermaĉaĵo.

La plej konataj sambolernejoj estas tiuj de la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, kiuj paradas en la Sambódromo de Rio-de-Ĵanejro. Ekzistas ankaŭ sambolernejoj en preskaŭ ĉiuj federacieroj brazilaj kaj en multaj landoj de la mondo.[2][3] La sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro oni konsideras kiel gvida, se ne la ĉefa montrofenestro de la brazila karnavalo,[4] kaj aktuale ili pli kaj pli alprenas surscenigan aspekton kun kelkaj dramaj, teatraj kaj koreografiaj ecoj.[5]

Organizado dum la Karnavalo [6][redakti | redakti fonton]

La karnavalo en Rio-de-Ĵanejro komenciĝas oficiale vendredon antaŭ Cindra Merkredo kaj estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de la urbo kaj de la tuta Brazilo. La multkolora parado de la sambolernejoj apartenas al la plej grandaj festoj de la mondo.

La karnavalon organizas la turisma oficejo de la urbo kunlabore kun la Ligo de la Sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro. Sed ankaŭ la transsendaj televidstacioj plejparte kundecidas.

Ĉiu sambolernejo elektas certan temon, laŭ kiu ĝi dekoracias la festoĉarojn kaj agordas la kostumojn. Post tio oni akordigas detalaĵojn, ekzemple ritmon, ĥoreografion, sinprezenton, kunagadon de la grupo ktp. Plej multaj el la grandioze kostumitaj reĝoj, reĝinjoj, princinoj kaj baianas (aŭ bahianinoj) estas laboregintaj la tutan jaroj, por povi pagi la kostumojn, kiujn ili jen surhavas nur malmultajn horojn.

La sambolernejo kun la plej bona poentorezulto rangaltiĝas el la unua ligo en la specialgrupon. La venkinto kaj nova ano de Specialgrupo ricevas monpremion, preskaŭ pli grava tamen estas la honoro, esti membro de venkintolernejo en ĉi tiu grupo.

Taksataj estas, inter alie, la ritma precizeco de la tamburistoj, la maniero, laŭ kiu kantado, tamburado kaj danco estas interakorditaj, la arta realigo de la temo, la prezentado de la standardoportistoj kaj de la ‚ceremoniestro‘ (mestre sala) same kiel la unueco de la prezentado de la lernejo entute.

La tribunoj de la Sambodromo, konstruita je 1984 en nur 120 tagoj laŭ planoj de la arĥitekto Oscar Niemeyer en la kvartalo Estácio, prezentas lokojn por 88.500 spektantoj. La paradoj komenciĝas en la areno 700 metrojn longa ĉiukaze je la 21-a horo kaj daŭras po dek horojn je ĉiu festotago. Tio signifas, ke la lasta parado okazas jam dum la eklumanta sekva mateno.

Cindromerkredon je la tagmezo okazas la poentokontado de la kvardek poentojuĝistoj (pokaze kvar por la dek taksaj kategorioj), kiun la televidstacioj transsendas rekte en la tutan landon. La venkon oni festas laŭmerite same kiel je Piedpilka Mondpokalo per artfajraĵo kaj ĝojfestoj de la venkinta sambolernejo. Ankaŭ tiuj, kiuj atingas la duan aŭ trian rangojn, ricevas monon por la asocia kaso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ferreira, Felipe. O livro de ouro do carnaval brasileiro. Rio de Janeiro: Ediouro, 2005.
  • Araújo, Hiram. Carnaval: seis milênios de história. Rio de Janeiro: Gryphus, 2003.
  • Moraes, Eneida de. História do carnaval carioca. Rio de Janeiro: Record (1958) 1987.
  • Ferreira, Felipe. Inventando carnavais: o surgimento do carnaval carioca no século XIX e outras questões carnavalescas. Rio de Janeiro: Editora UFRJ, 2005.
  • Nóbrega Fernandes, Nélson da. Escolas de Samba: Sujeitos Celebrantes e Objetos Celebrados. Rio de Janeiro: Coleção Memória Carioca, vol. 3, 2001. http://www.rio.rj.gov.br/arquivo/anexo/samba.pdf Arkivigite je 2009-02-19 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]