Sambuca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn sambuko, Sambuco, Sambuca di Sicilia kaj Sambuca Pistoiese.
flamigita sambuca kun kafofaboj

Sambuca - itale, prononco [samBUka] - kutime senkolora, travidebla likvoro kun 38 ĝis 42 volumenaj procentaĵoj da alkoholo kaj kun simila granda kvanto da sukero, almenaŭ 35 procentaĵoj da. Ĝi ricevas sian aromon per aldono de anizo, ilicio, glicirizo kaj de aliaj herboj kaj spicoj. Origine la alkoholaĵo devenas de la italia regiono Latio. Kvankam Sambuca estas anizobrando, ĝi tamen konsideratas aparta subklaso de la anizobrandoj.

Eblas ke la vorto „Sambuca“ devenas de la itala vorto sambuco por sambuko. La medicina uzo de sambuko en formo de tizanoj, kremoj sed ankaŭ alkoholaj preparaĵoj havas longan historion de la tradicia medicino de Italio. Tamen la etimologio ankaŭ esas pridubata, ĉar la likvoro neniel kutime enhavas blankajn sambukajn florojn (la sukon de sambukaj beroj ĉiukaze ne, ĉar ĝi igus la likvaĵon tute violkoloran-malhelbluan). Plia ebla teorio pri deveno de la nomo estas ŝipoj nomataj "sambuca" de la saracenoj, kiuj en la mezepoko alportis spicojn el okcidenta Azio al Italio.

La likvoro plej ofte trinkatas kiel "digestilo", do post ampleksa manĝo. Ofte aldonatas iuj aldonataj kafofaboj, kiuj dum la trinkado morde dispartiĝas kaj per ilia amareco kontrastas al la dolĉeco de la likvoro, kiu laŭ la difino de likvoro devas je pliol triono konsisti el sukero. La flamigo de la likvoro bone eblas pro la alta procentaĵo da alkoholo - ĝi forbrulas iom da alkoholo kaj iomete rostigas la kafofabojn, krom aspekti interese. Tamen la kutimo de flamigo de la alkoholaĵo praktikatas precipe ekster Italio, la origina devenlando.

Pro la dubinda rilato de la brando al la planto sambuko do malkonsiderindas nomi ĝin esperante "sambuka likvoro" aŭ "sambuka brando", ĉar tia nomo signifus centprocente klaran devenon. Tial la trinkaĵo kutime simple framdlingve nomatas per sia itala nomo.