Samcĥe-Javaĥeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samcĥe-Javaĥeti
kartvele: სამცხე-ჯავახეთი, armene: Սամցխե-Ջավախք
regiono
Lando Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio
Koordinatoj 41°35′N 43°16′E  /  41.583°N, 43.267°O / 41.583; 43.267 (Samcĥe-Javaĥeti)
Ĉefurbo Aĥalciĥo
Areo 6 412,9 km² (641 290 ha)
Loĝantaro 207 598 (2002)
Denseco 32,4 loĝ./km²
Situo de la regiono en Kartvelio
Situo de la regiono en Kartvelio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Samtskhe-Javakheti

Samcĥe-Javaĥeti (kartvele: სამცხე-ჯავახეთი, armene: Սամցխե-Ջավախք) estas regiono de Kartvelio antaŭe nomata Mesĥeti. Ĝi troviĝas sude de la lando kaj limas kun Turkio kaj Armenio. Ĝi havas areon de 6413 km² kaj 208.000 loĝantojn (2002). La ĉefurbo estas Aĥalciĥo.

La regiono subdividiĝas en ses administraj distriktoj: Aĥalciĥe, Adigeni, Aspindza, Borĥomi, Aĥalkalako kaj Ninocminda, kvin municipoj, 6 loĝlokoj kaj 67 sakrebulos (asembleoj) kaj 268 vilaĝoj. Ĝi limas kun la regionoj Gurio kaj Imeretio norde, Kartli (Ŝida Kartli kaj Kvemo Kartli) nordokcidente kaj oriente, Armenio kaj Turkio sude kaj Aĝario okcidente. La oleodukto Bakuo-Tbiliso-Ceyhan kaj la gasodukto de Suda Kaŭkazio trairas la regionon. La plejmulto de la loĝanto estas etnaj armenoj kaj la oftaj parolataj lingvoj estas la armena, la kartvela kaj la rusa.

Du el la plej gravaj turismaj allogaĵoj estas la grotoj kaj monaĥejoj de Vardzia (fonditaj de la reĝino Tamara en 1185) kaj Vanis Kvabebi (8-a jarcento).