San-Joseo (Kalifornio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San Jose |
San-Joseo (ang. San José) estas la tria plej granda urbo en la usona ŝtato Kalifornio. Ofte ĝi estas nomata ĉefurbo de Silicia Valo.
San-Joseo estis fondita en 1777 kiel la unua urbo de la hispana kolonio Kalifornio.
San-Joseo estas hejmo de la Rozkruca Egipta Muzeo, la plej granda egiptologia muzeo en la okcidento de Usono.