San Román de Hornija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Román de Hornija
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 289  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 5° 17′ U (mapo)41.481666666667-5.2827777777778Koordinatoj: 41° 29′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 672 m [+]
Areo 41,62 km² (4 162 ha) [+]
San Román de Hornija (Provinco Valadolido)
San Román de Hornija (Provinco Valadolido)
DEC
San Román de Hornija
San Román de Hornija
Situo de San Román de Hornija
San Román de Hornija (Hispanio)
San Román de Hornija (Hispanio)
DEC
San Román de Hornija
San Román de Hornija
Situo de San Román de Hornija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Román de Hornija [+]
vdr

San Román de Hornija [sanroMAN deorNIĥa] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. San Román de Hornija estas komprenebla etimologie kiel Sankta Romano de Hornija alude al la rivero Hornija.

San Román de Hornija en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
La preĝejo.
Restaĵo el San Román de Hornija de Bronzepoko, nun en la Muzeo de Valadolido.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 41,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 303 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 58 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas okcidente kun la provinco Zamoro, en municipoj Toro kaj Morales laŭ la rivero Bajoz; sude kun la rivero Doŭro kiu estas la limo kun Villafranca; oriente kun Castronuño kaj norde kun Pedrosa del Rey. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca, sableca (grava por vitejoj) kaj trapasata de la rivero Doŭro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de Bronzepoko. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La preĝejo de Sankta Romano staras sur antikva monaĥejo fondita de Ĉindasvinto, rekonstruita en la 10-a jarcento en stilo mozaraba; de tiu frua epoko konserviĝis ses kapiteloj visigotaj kaj mozaraba kolono. La aktuala preĝejo estas baroka konstruaĵo ununava. En ĝo oni enterigis la restaĵojn de la visigotaj Ĉindasvinto kaj de lia edzino Reciberga.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vinproduktado eblas laŭ protektita devennomo Denominación de Origen Toro.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kun rimarkinda portikohava sonorilturo, kiu aperas stiligita en la blazono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]