Sankt-Peterburgo (Florido)
St. Petersburg, pli mallonge St. Pete, pli oficiale City of St. Petersburg, Florida kaj en Esperanto Sankt(a)-Peterburgo estas havenurbo en subŝtato Florido en Usono. (Pri la urbego similnoma en Rusio, vidu Sankt-Peterburgo.)
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 248200 en 2000
- Areo: 345 km ²
- Alto super marnivelo: 0-13 m
- Horzono: UTC-5, somere UTC-4
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: 727
- 27° 46′ 23″ N 82° 38′ 24″ U / 27.77306 °N, 82.64000 °U (mapo)Koordinatoj: 27° 46′ 23″ N 82° 38′ 24″ U / 27.77306 °N, 82.64000 °U (mapo)
Situo
Sanktapeterburgo situas laŭ marbordo de Meksika Golfo.
Historio
La urbo fondiĝis en 1876 kaj en 1888 la fervojo jam atingis la komunumon. Tiu fiŝista loko urbiĝis en 1892. En 1906 oni faris havenon ankaŭ por grandaj ŝipoj.
Vidindaĵoj
- historia muzeo
- muzeo pri Salvador Dali