Sankta Felikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:19, 27 jun. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

"'Sankta Felikso", latine Sanctus Felix, itale San Felice, estas titolo de tuta vico de sanktuloj kaj beatuloj de la kristanismo, aparte de la romkatolika eklezio.

Povas temi pri

  • Sankta Felikso, pastro, martiro en la antikva urbo Nuceria Alfaterna proksime de nuna Salerno, en 68 sub imperiestro Nerono, solene memorfestata la 22 de septembro.
  • Sankta Felikso, martiro en norda Afriko kun Sankta Gennadius, memorata kune laŭ la Roma Martirologio la 16-an de majo,
  • Sankta Felikso, martiro en Romo, je la tria mejlo de la antikva vojo Via Portuense (de la urbocentro al la haveno Ostia, kie la rivero Tibero enfluas la Mediteranean Maron), solene memorata la 29-an de de julio,
  • Felikso de Nola, unua episkopo de la diocezo de Nola kaj martiro (mortinta en 95), solene memorata la 15-an de novembro.
  • Sankta Felikso de Tunizo, martiro en Numidio, solene memorata la 6-an de novembro,
  • martiro Sankta Felikso, filo de sanktulino Felicitas de Alife, martirigita en Romo en 162, sub imperiestro Marko Aŭrelio, kune kun sia patrino kaj liaj ses fratoj (konataj je la nomo "Sanktaj Sep Fratoj"). Felicitas estas solene memorata la 23-an de novembro, Felikso kaj liaj ses fratoj, tamen, la 10-an de julio.
  • papo Sankta Felikso la 1-a (mortinta en 274), solene memorata la 30-an de decembro,
  • Sankta Felikso, martirigita en 286 kun sia frato Regula, laŭdire ambaŭ anoj de la legenda Legio teba, estas la patrono de la urbo Zuriko,
  • Sankta Felikso, martire mortinta en Aquileia kun lia frato Fortunatus en 303, solene memorata la 14-an de majo,
  • Sankta Felikso de Split, episkopo kaj martiro en la antikva urbo Salona (la nuna urbo Solin en Dalmatio, Kroatio) en 303, solene memorata la 18-an de majo,
  • Sankta Felikso de Ĝirono, martiro sub imperiestro Diokleciano, solene memorata la 1-an de aŭgusto,
  • Sankta Felikso de Thibiuca (247-303), episkopo kaj martiro en la antikva urbo Thibiuca (hodiaŭ Zustina), proksime de Kartago, kun-patrono de Venosa, memorata la 15-an de julio,
  • Sankta Felikso, martiro en Lodi (mortinta en 303), memorata kune kun la sanktulo Nabor la 12-an de julio.
  • pastro Felikso de Nola, martire mortinta en 313 en Nola, ne parenca al la supre menciata martiro Felikso de Nola mortinta en 95, solene memorata la 14-an de januaro,
  • Sanktuloj Felikso kaj Adautto, martiroj de la tria / kvara jarcento en Romo, solene memorataj la 30-an de aŭgusto,
  • Sankta Felikso de Metz, episkopo, solene memorata la 21-an de februaro.
  • Sankta Felikso de Nantes, episkopo, solene memorata la 6-an de januaro.
  • Sankta Felikso de Sevilo, diakono kaj martiro, solene memorata la 2-an de majo,
  • Sankta Felikso de Ĝenovo, episkopo de la urbo (vivinta en la kvara jarcento), solene memorata la 6-an de novembro,
  • Sankta Felikso de Como, la unua episkopo de la diocezo de Como (mortinta en 391), solene memorata la 8-an de oktobro.
  • Sankta Felikso de Bolonjo, sepa episkopo de la diocezo de Bolonjo (mortinta en 432), solene memorata la 4-an de decembro.
  • Sankta Felikso de Luni, episkopo de la diocezo de Luni, nomata laŭ antikva urbo Luni, nun parto de la moderna komunumo Ortonovo, en la dua duono de la kvina jarcento,
  • papo Sankta Felikso la 3-a (mortinta en 492), solene memorata la 1-an de marto,
  • papo Sankta Felikso la 4-a (mortinta en 530), solene memorata la 30-an de januaro,
  • Sankta Felikso de Verona, episkopo de la urbo (vivinta en la sesa jarcento), solene memorata la 19-an de julio.
  • Sankta Felikso de Dunwich, episkopo en Britio (mortinta en 646), origine devenanta el Burgonjo, solene memorata la 8-an de marto.
  • Sankta Felikso de Valezo - kunfondinto de la Ordeno de la Plej Sankta Triunuo aŭ Triunuanoj (1127-1212), solene memorata la 4-an de movembro,
  • Sankta Felikso de Cantalice, la unua sanktulo de la Ordeno de Monaĥoj Malgrandaj aŭ Kapucenoj (1515-1587), solene memorata la 18-an de majo, kaj
  • Sankta Felikso de Nikozio, kapucena monaĥo (1715-1787), solene memorata la 31-an de majo.