Venosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venosa
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Basilikato
Provinco PZ Potenco
Geografia situo 40° 58′ N, 15° 49′ O (mapo)40.96666666666715.816666666667Koordinatoj: 40° 58′ N, 15° 49′ O (mapo)
Alto super marnivelo 415 m
Areo 170 km²
Loĝantaro 10 913 (2023)
Loĝdenso 64 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Barile, Ginestra, Lavello, Maschito, Montemilone, Palazzo San Gervasio, Rapolla kaj Spinazzola (BA)
Patrono Sankta Roĥo
Festa tago 16-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj (itale) venosini
Poŝtkodo 85029
Imposta kodo L738
Kodo laŭ ISTAT 076095
Telefona prefikso 0972
Retpaĝo http://www.comunedivenosa.it
Loko en mapo
vdr

Venosa (Ve'no:sa), latine Venusia, estas komunumo de suda Italio. Ĝi apartenas al la regiono Basilikato kaj al la provinco Potenza. Fine de 2023 en la komunumo vivis 10 913 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Barile, Ginestra, Lavello, Maschito, Montemilone, Palazzo San Gervasio, Rapolla kaj Spinazzola (BA).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo verŝajne devenas de Venuso (latine Venus), diino de la romia mitologio.

Placo Kastelo Venosa

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, la urbeto estis fondita de la greka heroo Diomedo.

Fakte ĝi estis malgrava urbeto de la Samnitoj ĝis kiam, en 291 a.K., la Romianoj konkeris ĝin kaj translokigis ĉi tien 20mil latinajn homojn. Sub la Romianoj Venusia iĝis sufiĉe grava urbo pro sia situo sur la Via Appia, grava ŝoseo kunliganta Romon al Brindizion kaj de tie, ŝipe, al Grekio.

Post la fino de la Romia Imperio Venosa apartenis al diversaj popoloj, simile al la ceteraj urboj de Suditalio: Eruloj, Ostrogotoj, Lombardoj, Bizancanoj, Normandoj. En la 13-a jarcento Suditalio estis akirita de la Ŝtaŭfoj; Frederiko la 2-a konstruis kastelon ĉi tie, en la loko de antikva lombarda kasteleto; lia filo Manfredo naskiĝis en Venosa. Poste, la Familio Anĵuo-Sicilio, venkinte Manfredi-n, konkeris Suditalion kaj interalie Venosa-n.

Ekde 1442 la tuta Suditalio apartenis al Aragono, poste al Hispanio ktp. Venosa eniris la ĵus naskiĝintan Italion en 1860.

Tertremoj[redakti | redakti fonton]

Tertremoj okazis sendube en la areo de Venosa jam antikve.

Pli freŝe, en la 17-a jarcento du gravaj tertremoj frapis la urbeton: en 1688 kaj en 1694. Ankaŭ en la 19-a jarcento okazis gravaj tertremoj en proksimaj jaroj: 1851 kaj 1857. La lastaj tertremoj okazis en 1930 kaj en 1980. Tamen Venosa neniam estis tre proksima al surcentro de tiuj tertremoj, do la mortintoj en la urbo estis ĉiam malmultaj (ekzemple 4 en 1851) kaj la konstruaĵoj estis damaĝitaj sed ne detruitaj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Venosa:

Mortis en Venosa:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]