Sankta Kruco (Karibio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Kruco
insulo [+]

AkvejoKariba maro

Supermara alteco33 m [+]
Koordinatoj17° 44′ N, 64° 45′ U (mapo)17.732-64.748Koordinatoj: 17° 44′ N, 64° 45′ U (mapo)
Plej alta punktoMount Eagle [+]
- alteco1 165 m [+]
Areo214,7 km² (21 470 ha) [+]
Loĝantaro50 601 [+] (2010)
HorzonoUTC-04:00 [+]

Sankta Kruco (Usonaj Virgulininsuloj)
Sankta Kruco (Usonaj Virgulininsuloj)
DEC
Sankta Kruco
Sankta Kruco

Map
Sankta Kruco
Vikimedia Komunejo:  Saint Croix [+]
vdr

Sankta Kruco (angle Saint Croix, de 1733 ĝis 1917 dane Sankt Croix, "croix" estante franclingva vorto, de 1651 ĝis 1733 france Sainte-Croix kaj antaŭ tio hispane Isla de la Santa Cruz, nomo donita al la insulo fare de Kristoforo Kolumbo en 1493 - la indiĝena taina nomo estis Ay Ay) estas unu el la tri plej grandaj insuloj el la Usonaj Virgulininsuloj en la Kariba maro. Temas pri la plej suda insulo de la insularo. La insulo estas parto de la Deventaj Insuloj en la Malgrandaj Antiloj. Laŭ la stato de 2010 sur la insulo vivis 50 601 loĝantoj sur areo de 214,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 236 loĝantoj/km².

De 1651 ĝis 1695, la insulo formale estis kolonio de Francio, kvankam ĝi de 1695 ĝis 1733 estis neloĝata, poste de 1733 ĝis 1917 apartenis al la Danaj Karibaj Insuloj, kiuj ankaŭ inkludis la insulojn Sankta Tomaso (Karibio) (Saint Thomas) kaj Sankta Johano (Saint John) kaj en la insularo organizis florantan sklavan komercon.

Kristiansted (angle Christiansted) estas la plej granda urbo sur la insulo Sankta Kruco.

la plej granda insula urbo, dane nomata Christiansted