Santa Fe (Granada)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Santa Fe en la provinco de Granada.

Santa Fe estas vilaĝo kaj municipo de la provinco de Granada, sude de Hispanio. La nomo signifas en la hispana "Sankta Fido" kaj la vilaĝo fondiĝis dum la sieĝo al la urbo de Granada fare de la Katolikaj Gereĝoj antaŭ ties konkero fine de la 15a jarcento. La armea kampadejo estis bruliĝinta kaj por eviti tion oni konstruis vilaĝon. La fondo sekvis modelon, kiu poste utilos por la fondo de multaj urboj en Hispanameriko.

Ĝi havas 15.430 loĝantojn.

Vidu ankaŭ