Lobras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lobras
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18449
Demografio
Loĝantaro 149  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 56′ N, 3° 13′ U (mapo)36.9293599-3.2127587Koordinatoj: 36° 56′ N, 3° 13′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lobras (Provinco Granado)
Lobras (Provinco Granado)
DEC
Lobras
Lobras
Situo de Lobras
Lobras (Hispanio)
Lobras (Hispanio)
DEC
Lobras
Lobras
Situo de Lobras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lobras [+]
vdr
Situo de Lobras en la provinco de Granada.

Lobras estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la centro-suda parto de la komarko Alpujarra Granada. Limas kun la municipoj Juviles, Bérchules, Cádiar, Albondón kaj Cástaras.

La municipo lobrasa enhavas la kernojn Lobras — municipa ĉefurbo — kaj Tímar, same kiel aliaj pli disaj nome Cuesta de los Almendros kaj Los Morones, ambaŭ en la norda deklivaro de la Sierra de la Contraviesa.

La municipa teritorio — tra kiu pasas la rivero Guadalfeo — estas sur la suda deklivaro de Sierra Nevada. Tiu municipo estas la dua plej malgranda laŭ loĝantaro de la komarko Alpujarra, kaj la ĉefa kerno kaj Tímar kaj la valoj, formas parton de la Historia Loko de Alpujarra. Ĝis la mezo de la 20a jarcento estis preskaŭ 900 loĝantoj, poste okazis forta falo en la venontaj jardekoj kaj en la 21a jarcento oni estis ĉiam sub 200.

La loka arkitekturo, de klara koincido kun tiu de la domoj de la berberoj de Nordafriko, estas karakterizita de la ebenaj tegmentoj sen tegoloj kaj kun lameno de argilo.