La municipa teritorio havas etendon de 32,79 km². La urba kerno, sur 913 m de altitudo suprr la marnivelo, estas sur depresio trapasata de samnoma rojo kiu siavice estas alfluanto de Fardes. Huélago limas norde kun la municipaj teritorioj Morelábor, Pedro Martínez kaj Fonelas. Sude estas Darro kaj Guadix (pro la eksklavo Belerda). Oriente kun Fonelas kaj okcidente kun Morelábor.