Santiago del Campo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Santiago del Campo
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 311  (2008)
Geografio
Areo 73,33
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Santiago del Campo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Enhavo

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas santiagueños. La censita populacio en 2008 estis de 311 loĝantoj.

Situo [redakti]

Santiago del Campo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 349 m; je 25 km norde de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 85 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 73,33 km². Limas norde kun la municipa teritorio de Hinojal, sude kun tiu de Cáceres, oriente kun tiu de Talaván kaj okcidente kun tiu de Garrovillas de Alconétar.

Historio [redakti]

Estas restaĵoj de la Ferepoko en la loko El Castillejo [kastiljEĥo] (kasteleto), loknomo kiu aperas ofte en la regiono. Post la Mezepoko ĝi formis kun Monroy, Talaván kaj Hinojal la municiparon de la Cuatro Lugares (Kvar lokoj). Ĝi apartenis al la senjorlando de Monroy ĝis la 19a jarcento kaj tiam iĝis domaro de Garrovillas de Alconétar.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio [redakti]

Demografia evoluo de Santiago del Campo inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
306 326 311 318 330 323