Talaván

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Talaván
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Victor Manuel Arias Soto
Retpaĝaro Ayuntamiento de Talaván
Demografio
Loĝantaro 917  (2008)
Geografio
Areo 98
v  d  r
Information icon.svg

Talaván estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Fonto de la Breña.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas talavaniegos. La censita populacio en 2008 estis de 917 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Talaván estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 367 m; je 33 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 93 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 98 km².

La municipa teritorio etendas el la rivero Taĵo al la rivero Almonte. La situo ĉe la Nacia Parko de Monfragüe havigas belegajn pejzaĝojn ĉe la valo de la Taĵo, la Breña de Aguado ĉe la rivero Almonte, la rojo Talaván, ties akvorezervujo (vintrejo por gruoj) ktp.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Escudo de Talaván

La blazono de Talaván, kvankam estis aliaj antikvaj, estis aprobita inter 1992 kaj 1994 kaj montras en la centro boatisto sur boato reprezente tiujn kiuj servis por la trapaso de la rivero Taĵo ĉar ne estis pontoj proksime. La anoj de Talaván ne devis pagi por tiu servo kaj la boatoj ludis gravan rolon por la disvolvigo de la vilaĝo. La kruco estas tiuj de la templanoj (ruĝa) kaj de la Ordeno de Alcántara (verda) kiuj ludis gravan rolon en la konkero de tiuj teritorioj al islamanoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo de la municipa teritorio.

Agrikulturo kaj brutobredado de ŝafoj, bovoj, kaproj kaj porkoj (41 % de la laboristaro). La industrio okupas 10,4 %; la konstruado 22,2 & kaj servoj 26,4 % restantan. Tradicie komerco ludis gravan rolon pro trapasejo survoje el Cáceres al Plasencia kaj reen.

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Okazis multnombraj elmigradoj en 1340 al la proksima Garrovillas de Alconétar pro ĵus donitaj privilegioj al novaj loĝantoj, en la 16a jarcento al Plasencia, kie ekabundis la familinomo Talaván kaj la lasta meze de la 20a jarcento al la industriaj urboj en Hispanio, nome Barcelono, Bilbao, Madrido ktp.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la Virgulino de la 15a kaj 16a jarcentoj. Estis interesa retablo de fino de la 16a jarcento, sed estis vendita, tio estis agreco kontraŭ la popola heredaĵo.
  • Fonto de la Breña, ene de la vilaĝo, de 1612.
  • Kvin ermitejoj, elstare la ermitejo de la Virgulino de la Rivero, konstruita fine de la 15a jarcento ĉe la bordo de la rivero Taĵo, nune sub la akvoj de la Akvorezervujo de Alcántara. La aktuala ermitejo de la Virgulino de la Rivero estis konstruita en 1971, sed konservas skulptaĵon de la 16a jarcento. Alia ermitejo, La Soledad (Soleco), gastigas la skulptaĵon de La Virgen de la Soledad de la 18a jarcento, ĉe alto de la cerro del Calvario (Kalvaria monteto) ekde kie eblas observi la municipon kaj la pejzaĝon de la valo de la Taĵo, la ebenaĵo Trujillano-Cacereña, Montopasejo de la Kaŝtanarboj, La Silleta, Monfragüe ktp.
Antaŭromiaj restoj de Mailla.
  • Muelejoj nune sub la akvoj de la Akvorezervujo.
  • Pontoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas interesaj restoj de la Neolitiko, Bronzepoko kaj Ferepoko, kun unu el la plej antikvaj personaj nomoj en Hispanio (Amaja) kaj de vilaĝo (Eberóbriga). Estis loĝantaro de vetonoj aŭ lusitanoj antaŭ la alveno de la romianoj, danke al abundo de rojoj kaj ĉasado.

Ne estas restoj kiuj pruvus homan setlejon dum la epoko de romianoj aŭ araboj, pli interesataj en pli strategiaj lokoj kiel Alconetar. La plej parto de restoj de islama epoko referencas al la 11a kaj 12a jarcentoj, kiam la rivero Taĵo iĝas landlimo inter ambaŭ Hispanioj. En 1167 la zono estis konkerita de la reĝo Fernando la 2-a de Leono kiu donis ĝin al la templanoj por ties administrado. Tamen la areo restis en necerta situacio, ĉar ofte la almohadoj reinvadis la teritorion. La definitiva konkero estis farita de la reĝo leona Alfonso la 9-a en 1225, kaj redonis ĝin al la templanoj. La pli "indiĝenaj" ordenoj nome de Alcántara kaj de Santiago, tre bone instalita en Cáceres, al kies urbo apartenis teorie Talaván, reagis kontraŭ la supozataj privilegioj de la templanoj en la regiono kaj en 1257 okazis preskaŭ enlanda milito, kaj la templanoj eĉ konkeris la ĉefurbon de la malamika ordeno Alcántara. La reĝo Alfonso la 10-a intervenis, sed denove en 1266 okazis nova konflikto interordena. Tiele en 1268 la zono ekapartenis al la reĝaj teritorioj kaj Talaván unue al Plasencia kaj oste al Monroy kaj al diversaj senjoroj rilataj al tiuj senjorlandoj, sed okazis ofte konfliktoj inter tiuj senjoroj ĉefe dum la 15a jarcento, koincide kun diversaj enlandaj militetoj kaj politikaj konfliktoj inter familioj kaj partioj de senjoroj.

Ekde la komenco de la 16a jarcento al 1771 Talaván apartenis al la senjorlando de Benavente. En 1530 oni konstruis la unuajn pontojn por trapasi la riverojn kaj unuigi Cáceres al Plasencia. Same oni konstruis preĝejon kaj fontojn. En 1771 la vilaĝo kaj teritorio ekapartenis al la senjorlando de Osuna ĝis 1837. Dum la Hispana Milito de Sendependigo en 1809 francoj konkeris la vilaĝon kaj setligis en ĝi, ĉar estis grava strategia loko por defendi la trapason de la rivero Taĵo. En marto de 1810 la angloj anstataŭis la francojn en tiu teritorio.

Servoj[redakti | redakti fonton]

  • Kuracistejo.
  • Rura Bazlernejo.
  • Kulturdomo kaj bilioteko.
  • Naĝejo kaj sportejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]