Schiller-gimnazio (Eisenberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schiller-gimnazio
FSG - Ŝilera gimnazio, Eisenberg
FSG - Ŝilera gimnazio, Eisenberg
gimnazio en Germanio
Informoj
fondodato 1906
Situo
Geografia situo 50° 58′ 6″ N, 11° 53′ 52″ O (mapo)50.968311.8978Koordinatoj: 50° 58′ 6″ N, 11° 53′ 52″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Schillerstraße 1
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Schiller-gimnazio (Eisenberg) (Turingio)
Schiller-gimnazio (Eisenberg) (Turingio)
DEC
Schiller-gimnazio (Eisenberg)
Schiller-gimnazio (Eisenberg)
Schiller-gimnazio (Germanio)
Schiller-gimnazio (Germanio)
DEC
Schiller-gimnazio
Schiller-gimnazio
Map
Schiller-gimnazio
vdr

La Ŝilera gimnazio (germane: Friedrich-Schiller-Gymnasium) troviĝas en Eisenberg (Germanujo) estante la plej granda de kvin ŝtataj instruigejoj en la urbo. Ĝi nomiĝis por la poeto Friedrich Schiller. Pli ol 600 lernantoj prizorgatas de ĉirkaŭ 50 instruistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj gimnaziaj postspureblas ĝis la 16-a jarcento. En 1564 estis mencio unua de latinlernejo. Famaj lernintoj estis ekz. la leksikografo Immanuel Johann Gerhard Scheller kaj la filozofo Karl Christian Friedrich Krause. En 1874 la institucio iĝis pli altranga t.n. kompletgimnazio Christiansgymnasium kaj la unua abituerienta ekzameno okazis - sub inspektado de la prusa provincedukadkonsilisto Dr. Todt el Magdeburg.

Ŝanĝoj de humanisma reformgimnazio (1919) je Supera lernejo (1937) kaj Polteĥnika supera lernejo/POS (1959) sekvis. Post Turniĝo la lernejo ricevis sian nunan nomon. Tamen la ejo hodiaŭa inaŭguritis nur en 1906 fare de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Altenburg) post dujara projektfazo sub la nomo Herzog-Ernst-Schule. Alinomiĝo por Schiller fariĝis en 1918. Nur dum la Dua mondmilito la konstruaĵo servis kiel lazareto. Ĝis 1948 estis tie porknabina lernejo. Retranslokiĝo estis en 1991 kaj renomo laŭ pli frua modelo por Schiller estis en 1994.

Lernejestris inter 1991 kaj 2006 Andreas Heller. Post ekdeĵoro politikista posteulis lin Dieter Richter. Post provizora estrado fare de Doris Lindig iĝis nova direktoro Steffen Riebel en la 24.2.2014.

Arĥitekturo kaj lerneja zono[redakti | redakti fonton]

Post novorientiĝo de la turingia lerneja sistemo je la komenco de la 1990-aj jaroj kaj la rezultiĝinta kreskanta nombro de lernantoj oni decidis ekkonstrui duan komplekson: ĝia finkonstruiĝo estis en 1998. Ĝi enhavas 30 klasoĉambrojn sur tri etaĝoj. En la malsupra etaĝo troviĝas nun la kantino. Ekstere oni similigis ĝin je la aspekto de la malnovaj aloj klinkere.

Ambaŭ konstruaĵoj separate staras havante vitrotransirejon unuigantan en la unua supra etaĝo. La korton ampleksas ambaŭ eroj en formo de uo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]