Scienca Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Scienca revuo n-ro 24 (1974 jaro)

Scienca Revuo estas organo de ISAE, kiu alportas fakajn artikolojn pri diversaj sciencaj temoj. La revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭriganto de Internacia Scienca Revuo fondita en 1904. De 1949 ĝis 1954 ĝi estis eldonita de privata eldonejo Muusses en Nederlando kaj ĝin redaktis W.P. Roelofs kaj G. F. Makkink. Poste la redaktadon transprenis Prof. Boĵidar Popoviĉ kiu fariĝis la sekretario de ISAE. La revuo tiam estis presita en Jugoslavio. Ekde la jarvolumo 21 la revuo aperis 6 foje jare minimume po 32 paĝoj en pli granda formato. Ĝis la fino de 2011 la redaktisto estis Rüdiger Sachs kaj kunredaktisto (iama redaktisto) Josef Kavka. Komence de 2012 tiun rolon transprenis Johannes Mueller. Kutime la revuo aperas kvarfoje jare, ĝis 2011 nur paperforme. Ekde 2012 ekestis nova eldonsistemo, kiu inkluzivas retajn versiojn de la revuo.

Scienca revuo n-ro 228 (jaro 2012)

Historio de la revuo

Antaŭ la dua mondmilito jam ekzistis antaŭaj projektoj, nome Internacia Scienca Revuo, Scienca Gazeto, Teknika Revuo kaj Bulteno de ISAE.

Eksteraj ligiloj