Scienco kiel profesiinklino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wissenschaft als Beruf
literatura verko • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Max Weber
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1919
Ĝenro nefikcio
vdr

Scienco kiel profesiinklino (Wissenschaft als Beruf) estas teksto de prelego de 1917 en la Universitato de Munkeno fare de la germana sociologo Max Weber. Ĝi estas la unua verko el du prelegoj pri "profesiinklino" aŭ "alvokiĝo" kiujn faris Weber. La dua prelego estis "Politiko kiel profesiinklino", farita en januaro 1919, ankaŭ en Munkeno.

En Scienco kiel profesiinklino, Weber pritaksis la profitojn kaj malprofitojn el elekto de akademia kariero en universitato kiu studas kaj homajn kaj naturajn sciencojn. Weber pridemandas jenon: "kiu estas la valoro de la scienco?" kaj centriĝas en la naturo de la etiko subtenata de la scienca kariero. La scienco, por Weber, proponas metodojn de klarigo kaj rimedojn por pravigi pozicion, sed ne povas klarigi kial meritas la penon okupi tiun pozicion unuarange; tiu estas la tasko de la filozofio. Al neniu scienco mankas supozoj, kaj la valoro de scienco perdiĝas kiam oni malakceptas ĝiaj supozojn.

Weber argumentas, ke la scienco neniam povas respondi la fundamentajn demandojn de la vivo, kiel estas orientigi la personojn pri kiel vivi siajn vivojn kaj kion valorigi. La valoron kiuj li subtenas povas deriviĝi nur de personaj kredoj kiel estas religio. Krome, li defendas la apartigon inter racio kaj fido, indikante, ke ĉiu el ili havas sian lokon en sia respektiva kampo, sed se ili interkruciĝas ili ne povas funkcii. Weber apartigas ankaŭ la faktojn disde la valoro en politiko. Li subtenas, ke instruisto devas transigi sciaron al studentoj kaj lernigi ilin kiel klarigi problemojn logike; eĉ politikajn kaj raciajn aferojn, sed instruistoj neniam devas uzi la klasoportunojn por endoktrinigi aŭ prediki siajn personajn vidpunktojn.

Weber faras ankaŭ kelkajn praktikajn komentojn pri la rilatoj inter esplorado kaj instruado. Li indikas, ke la bonaj saĝuloj povas esti malbonaj instruistoj, kaj ke la kvalitoj kiuj faras bonan saĝulon aŭ bonan pensulon ne estas necese la samaj kvalitoj kiuj faras bonajn sekvendajn estrojn aŭ modelojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]