Seán Sabhat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seán Sabhat
Persona informo
Naskonomo Seán Sabhat
Naskiĝo 30-an de novembro 1927 (1927-11-30)
en Limerick
Morto 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (29-jaraĝa)
en Brookeborough
Ŝtataneco Irlando
Memorigilo Seán Sabhat
vdr

Seán SABHAT (elparolata ŝaan saut) (1929–1957) estis oficisto en la IRA (Irlanda Respublika Armeo), kiu pereis la 1-an de januaro 1957 en atako en Nord-Irlando. La atako estas parto de la kampanjo de la IRA por forigi la landlimon ene de Irlando, kaj do por reunuigi la insulon kiel libera respubliko.

Li naskiĝis en Garraí Eoin (elparolata gar-rii oo-in) en la urbo Luimneach (elparolata lim-naĥ), kaj multe aktivis en la movado por revenigi la irlandan lingvon al parto de Irlando, kiu perdis ĝin dum la 19-a jarcento. Li aparte aktivis en la junulara movado, kaj ankaŭ en movado de junaj katolikoj irlandlingvaj, kiu nomiĝas "An Réalt" (La Stelo). Li estis tre religiema homo, sed profunde kredis ke la insulo Irlando apartenas nur al ties popolo kaj ke neniu fremda lando rajtis okupi parton de Irlando. Li redaktis plurajn junularajn gazetojn por dissemi la ideon pri Irlando tute libera de fremda okupado, politike sendependa, kaj parolanta sian propran lingvon.

Kiam li pereis, pli ol 100,000 homoj venis al lia enterigo, por montri sian respekton por liaj kuraĝo kaj patriotismo. Venis ankaŭ homoj, kiuj ne konsentis, ke perforto estas la plej bona solvo de la problemo de Nord-Irlando.

Unu el la politikaj sekvoj estas, ke kvar membroj de la politika partio Sinn Féin ('Ni mem', elparolata ŝin-feen) elektiĝis al la irlanda parlamento en Dublino, Dáil Éireann (elparolata daal' eer-an). Ili neniam povis preni siajn seĝojn, ĉar la irlanda registaro malliberigis ilin dum la tuta periodo de tiu parlamento.

Samnokte kun Seán Sabhat, kaj dum la sama atako, mortis alia juna irlandano, Feargal Ó hAnluain (elparolata fer-gal oo han-luu-in).

Kunurbano de Seán Sabhat, Seán Ó Coisealbha, verkis la anglalingvan kanton "Seán South of Garryowen", kiu poste fariĝis tre populara en tuta Irlando kaj inter irlandanoj tra la tuta mondo. Ekestis multaj aliaj kantoj kaj poemoj pri Seán Sabhat en la irlanda lingvo. Alia irlandano, Doiminic Ó Beacháin, verkis belan kanton pri la morto de Feargal Ó hAnluain, "The Patriot Game".