Sekreta konsilio (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Geheimes ConseilGeheimes Consilium (proksimume "Sekreta konsilio" aŭ "Konfidata konsilio", vidu pli sube) estis politika institucio en Vajmaro en la frua moderna epoko. Ĝi estis la plej alta aŭtoritato, rekte subigita al lia duka moŝto. Al ĝi estis siavice subigitaj ĉiuj aliaj aŭtoritatoj. Iasence, ĝi formis la registaran centron en la duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La vorto geheim en nuna germana lingvo signifas nur "sekreta", "konfidenca". Tamen en la tiama tempo ĝi havis ankaŭ alian signifon, hodiaŭ perditan, de "konfidata", "fidata". La anoj de la konsilio ne estis sekretaj, sed estis konfidataj konsilistoj – homoj al kiuj la regnestro fidis konsili lin pri ŝtataferoj.[1] Ne nur en Vajmaro, sed ankaŭ en pluraj aliaj ŝtatoj ekzistis tia "Konfidata konsilio". Ĝiaj membroj havis la titolon Geheimrat, "konfidata konsilisto", inter ili la plej fama Geheimrat de ĉiuj, Goethe.

En ĉi tiuj kunvenoj ne nur ĉiuj gravaj politikaj decidoj en la ŝtato estis faritaj, sed ankaŭ rezolucioj estis pasigitaj, kiuj kondukis interalie eĉ al la (ne)ekzekuto de gravaj krimintoj. Konata ĉi tie estas ekz-e la tragika kazo de Johanna Catharina Höhn, kiu estis ekzekutita pro infanmurdo. La kazo, en victurno eniris literaturon kiel la Gretchen-tragedio en Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe. Interesas ankaŭ la historio pri infanmurdo de Catharina Elisabetha Warz.

La plej konata membro de la konsilio de privataj konsilistoj estis Goethe mem. La rendevuejo de 1743 ĝis 1803 estis en la okcidenta alo de la Ruĝa Kastelo. Tiu ĉi rondo estis kreita en 1756 fare de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Mallongdaŭraj, similaj institucioj malposte ekzistis jam de 1743.

Konataj anoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GfdS - legite 2022-02-19

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]