Sekulara instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Katolika Eklezio, la sekulara instituto estas societo starigita aŭ aprobita de la kompetenta eklezia aŭtoritato (Apostola Seĝoepiskopoj), kies membroj (laikaj aŭ klerikaj) sin konsekras al Dio per publika ligiĝo al la evangeliaj konsiloj, nome per religiaj votoj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo, sed, malsame ol la membroj de religiaj institutoj ne vivas en komunumo.

Tamen ili estas aneksitaj al la institutoj de konsekrita vivo.

La "sekulara vokiĝo"[redakti | redakti fonton]

La sekularaj institutoj alestigas novan kaj originalan formon de vokiĝo interne de la katolika eklezio, ili sin distingas el aliaj formoj de religiaj institutoj ĉar iliaj membroj “restas en la mondo”, sen la devigo de la komunuma vivo. Ili povas esti institutoj de “papa juro” (aprobitaj de la apostola seĝo) aŭ “dioceza juro” (aprobitaj de la diocezo]]).

Plue la Sekularaj institutoj dividiĝas en: laikaj (viraj kaj virinaj) kaj klerikaj. Iliaj membroj estas homoj kaj sacerdotoj kiuj, vivante en la mondo la ordinaran ĉiutagan vivon, engaĝiĝas instrui la evangelion praktikante la votojn de malriĉeco kaj ĉasteco kaj obeo.

La laikaj membroj restas plentitole en la laika stato: estas nome simplaj baptitoj, kiuj tamen tute dediĉas al Dio per la realigo de la evangeliaj konsiloj. La sacerdotaj membroj deĵoras helpe al aliaj sacerdotoj per la atesto de la konsekrita vivo.

Ĉasteco, Malriĉeco, Obeo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la sekularaj institutoj estas alvokitaj vivi la radikalecon de la Evangelio laŭ la invito de Kristo:

  • Ilia ĉasteco diras al la mondo ke eblas ami neprofiteme kaj kun la neelĉerpebleco kiu atingas la koron de Dio (Paŭlo la 6-a).
  • Ilia malriĉeco al la mondo ke eblas vivi inter la teraj bonaĵoj kaj ke eblas uzi la samajn de la civilizo de la progreso sen sin gi sklavoj de neniu el ili (Paŭlo la 6-a).
  • Ilia obeo diras al la mondo ke eblas esti feliĉa restante plene servopreta al la volo de Dio, kiel aperas, en la ĉiutaga vivo, el la signoj de la tempoj kaj de la postuloj de la savo de la hodiaŭa mondo (Paŭlo la 6-a).

La "sekularoj" de la unuaj jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Formo de konsekro al Dio vivita restante en sia domo aŭ en la mondo, aperis jam en la uniaj kristanaj jarcentoj. Tiam oni parolis pri konsekrita virgeco aŭ pri fraŭleco por la Regno, kaj temis pri viroj kaj virinoj kiuj engaĝiĝis plenvivi laŭevangelie. Tiuj vokitoj al konsekro al Dio vivita en plena mondo, floris precipe inter kristanoj disaj inter komunumoj ankoraŭ paganaj.

En la 13-a jarcento, per la disvastigo de la Tria ordeno, aparte iniciate de dominikanoj kaj franciskanoj, disvastiĝis formoj de laika konsekro, ankaŭ se ne strukturitaj laŭ veraj kaj propraj la nunaj sekularaj institutoj.

En la 19-a jarcento okazis la unuaj provoj de veraj kaj propraj laikaj asocioj de konsekratoj kiuj vivis en la mondo sen aparta vesto kiel evidentas el la deckreto Katolika Eklezio, 1889, de papo Leono la 13-a.

En 1947, Pio la 2-a promulgis la apsotolan konstitucion Provida Mater Ecclesia, en kiu la eklezio montris inklinon akcepti tiujn laikajn asociojn poste diritajn “sekularaj”. Kaj per la dekreto Cum Sanctissimus, praktike venis la fina konsento de la vatikanaj aŭtoritatoj.

Per la interveno de Dua Vatikana Koncilio kiu reklarigis celojn kaj tipon de konsekrita vivo por la sekularaj institutoj kaj praktike sukcesis venki rezistojn tra la katolika mondo. La koncilia dekreto Perfectae Caritatis (De la Perfekta Karitato) entenas aprobon kaj laŭdojn por tiuj institutoj-

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

La sekularaj institutoj de konsekritoj nombre atingas, laŭ prudenta statistiko, preskaŭ cento, sed la nombro de iliaj adeptoj tendencas al malpliiĝo malgraŭ ke ilia disvastiĝo okazas nun precipe ekstere de Eŭropo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]