Seleuş (Daneş)
El Vikipedio
Seleuş (Daneş) (seleuŝ) (hungare: Keménynagyszöllős kemenjnadjsoloŝ, germane:Gross-Alisch) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Sighişoara kaj administracie apartenas al komunumo Daneş.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 1415 loĝantojn (germanoj, ciganoj, rumanoj) kaj en 1992 1569 (rumanoj, 11% germanoj, 1% hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1319. Ĝi estis komence servutulvilaĝo, poste libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 Keménynagyszöllős apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).
Eventoj [redakti]
- La 23-an de januaro en 1662 tie mortis en la lukto kontraŭ turkoj Johano Kemény (naskita la 14-an de decembro en 1607 en Bichiş), landestro de Transilvanio, memuaristo.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)