Sensa troŝarĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sensa troŝarĝo okazas se unu aŭ pli de la sensoj de la korpo samtempe perceptas tiom da stimuloj, ke ili ne plu povas esti prilaboritaj kaj povas konduki ĉe la persono al psika tropostulado.

Tiu ĉi tropostulado de la (homa) organismo kaj de la nerva sistemo per sensaĵoj koncernas la sensojn (aŭdado, vidado, flarado, gustado kaj tuŝado) aparte, kune, aŭ por mallonga tempo aŭ longtempe.

En la antaŭo de la esploradoj ĉe la situacio de la homo en la moderna mondo ĉefe staras la akustika kaj la vida troŝarĝo.[1]

Ekzemploj, kiuj povas kaŭzi sensan troŝarĝon estas:

  • Aŭdsenso: bruo, pluraj samtempaj akustikaj fontoj (ekz. babilado en homamaso)
  • Okuloj: multnombraj koloroj, trembrilantaj lumoj, rapidaj movadoj)
  • Flarsenso kaj gustosento: Troŝarĝo ankaŭ povas okazi ĉe manĝo, kiu same enhavas la gustojn dolĉa, acida, amara, sala kaj umama tiel, kiel la gustoj ne estas aparte percepteblaj kaj ne povas esti atribuitaj.
  • Drogoj el la grupo de psikedeloj kaj dissociiloj

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Sensa troŝarĝo mallongtempe kondukas al streso, hektiko, agresemaj reakcioj kaj rapida elĉerpiĝo. Aparte skizofreniuloj, sed ankaŭ altsentemaj personecoj (ASP), same kiel aŭtismuloj kaj atentomanka-hiperaktiva perturbuloj reagas tre forte. Longtempa sensa troŝarĝo povas kaŭzi problemoj kun koncentrado, perdo de realecsenso aŭ hiper-agado kaj  povas esti unu el la kaŭzoj por lernhandikapoj.[1][2] Modernaj vivmanieroj, precipe la ĉieesta uzado de la interreto kaj aliaj modernaj komunikiloj, povas kunporti kronikan sensan troŝarĝon kaj kondukas ĉe multaj homoj al la tipaj simptomoj.[3]

En konduta terapio oni uzas — enkadre de alfrontaj metodoj — celitan sensan troŝarĝon sensan troŝarĝon (Torento) kiel psikoterapiilon, ekzemple por kuracigi fobiojn. Post preparado la paciento estas pritrakta kun por si timegigaj elementoj kaj li/ŝi lernas kiel elteni la situacion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Reizüberflutung und Lernschwächen bei ncsr.de Lernen fürs Leben. (germane)
  2. Reizüberflutung: Wie Kinder zum Zappelphilipp werden in: Der Spiegel vom 3.
  3. Alex Rühle: Reizüberflutung: Verblöden wir? Arkivigite je 2010-04-06 per la retarkivo Wayback Machine in: Süddeutsche Zeitung vom 23.