SETI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serĉado por ekstertera vivo)
Saltu al: navigado, serĉo

SETI estas mallongigo de serĉado pri ekstertera inteligento (angle search for extraterrestrial intelligence), kaj estas uzata por grupo de diversaj aktivaĵoj, lanĉita de sciencistoj por aktive esplori la eblecon de inteligentaj estaĵoj en aliaj partoj de la universo, kiuj povus komuniki kun la homoj de la planedo Tero.

Ĝi estas projekto organizita de Instituto samnoma, kun sidejo en Usono. Ĝin lanĉis interalie la fama sciencisto Carl Sagan.

En la komenco de la projekto ĝi estis financita de la usona registaro, sed nun estas ĉefe apogata de privataj fontoj. La ĉefa esplormetodo estas la revizio de fontoj de la elektromagneta spektro devenantaj el la ekstera spaco. Oni faras kalkulojn por elekti la plej taŭgan parton de la spektro kaj la adekvatajn partojn de la spaco, kaj ankaŭ estas esplorataj aliaj manieroj de komuniko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1960, la astronomo de la Universitato Cornell, Francis Drake lanĉis la unuan modernan science orientitan serĉadon de ekstertera inteligenteco, nomata "Projekto Ozma", pro la nomo de rolanto en libroj de L. Frank Baum. Li uzis radioteleskopon en Green Bank, Okcidenta Virginio, por ekzameni la stelojn Tau Ceti kaj Epsilon Eridani. Li trovis nenion interesan. Drake estas konata pro la ekvacio de Drake, kiu celas fari proksimuman kalkulon pri la nombro da eblaj inteligentaj civilizoj en la Universo.

En 1961, en tiu urbo Green Bank okazis la unua tutmonda konferenco pri la serĉado de ekstertera inteligenteco. La usona astronomo Carl Sagan kaj la soveta Josif Ŝklovskij verkis kune la pioniran libron Intelligent Life in the Universe publikigotan en 1966.

En 1963 estis ekfunkciigita radio-teleskopo en la Universitato de Ohio, nomata Big Ear (Orelego).

En 1971, estis la usona spacagentejo NASA kiu financis novan projekton ("Projekto Cyclops") de radioteleskopo kun 1.500 platoj, kiu finfine ne estis konstruita, sed kiu taŭgis kiel modelo por postaj esploroj.

En 1974, oni faris specialan klopodon: oni lanĉis aktivan mesaĝon el la observatorio de Arecibo, kun mesaĝo direktita al la spaco.

La 15-an de aŭgusto de 1977 oni detektis specialan signalon en teleskopo, kiun kelkaj atribuis al ekstertera fonto. La t.n. Wow!-signalo estas konsiderata la plej karakteriza signalo de la SETI-projekto, sed ĝi ne plu ripetiĝis. La observanto, d-ro Ehman, supozas, ke ĝi povas esti de ekstertera fonto. Ĉar ĝi estis eksterordinare forta, ĝi probable ne estis nur hazarda aro de signoj inter la bruo-signoj.

En 1979 la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley lanĉis SETI-projekton nomatan "SERENDIP" (Search for Extraterrestrial Radio Emissions from Nearby Developed Intelligent Populations).

Kiun sencon povus fari komunikado kun ETI?[redakti | redakti fonton]

  • pozitivaj eblecoj

Ni mem nur inventis teknologiojn inkluzive sendiloj kaj riceviloj ekde ĉ. 100 jaroj, altnivelajn nur ekde malpli ol 50 jaroj. La ETI povus esti pli longe evoluintaj, eble ili estas kelkajn cent jarojn aŭ eĉ kelkajn mil jarojn pli evoluitaj.

Al tiuj estaĵoj ni povus fari demandojn kaj petojn pri helpo. Nur kelkaj:

- kiel ni povas produkti energion? Per nuklea fuzio?

- kiel ni povas elimini malsanojn kiel ekzemple kanceron?

- ĝenerale: kion vi konsilas al ni?

  • negativaj eblecoj

Oni povas timi. Ĉu la ETI estas amikaj, pacamaj aŭ kontraŭaj?

- La sciencfikcia romano "milito de la mondoj" de H.G. Wells priskribis invadon de tre malamikaj ET venantaj de la marso.

- En 2010 la brita sciencisto Prof. Stephen Hawking avertis kontraŭ eksterteraj kontaktoj. Tiuj povus rezulti en danĝeraj, negativaj konsekvencoj.

- La travido de nia tera historio donas ekzemplojn. Kio okazis, kiam diversaj landoj kaj kulturoj ekkontaktis? Ĉu ili kunlaboris, helpis unu al la alia? La listo donas pliparte negativajn ĝis terurajn ekzemplojn:

  • klasika grekio 1: peloponeza milito inter diversaj grekaj urboj dum 27 jaroj
  • klasika grekio 2: grekio - persio
  • romia imperio - kartago
  • mongoloj - Eŭropo
  • Eŭropo - araboj
  • Eŭropo - Ameriko, Majaoj, indianoj. Vidu konkero de Ameriko
  • Japanio - Ĉinio
  • USONO - Japanio

La ĝisnunaj spertoj kun nia propra raso vere ne estas pozitivaj. Ĉu ni tial timu la ETI, ĉu ni evitu kontaktojn? La probableco argumentas kontraŭ kontaktoj. Sed ni pripensu: unue ni aŭskultu! Dum la unua tempo de ricevado ja ankoraŭ estas neniu risko. La distanco kaj tial la minimuma tempo bezonata por interŝanĝo de mesaĝoj bezonos dekojn, eble centojn da jaroj. Tial, en kazo de ricevo de iu ajn inteligenta signalo, ni kviete aŭskultu, kion ili sendos al ni kaj post tio ni pripensu nian reagon.

La distanco same donos protekton kontraŭ atakoj. Transporti etan radiosignalon tra la spaco, signalon kun energio de malpli ol miliardono de unu vato, jam estas malfacila. Transporto de efikaj armiloj tra la sama distanco estos tute neebla, nepagebla kaj nesenchava por iu ajn inteligenta civilizacio. Laŭ ĉiu logiko la ETI ne estas same stultaj kiel ni estis dum nia historio.

Radio-signalojn sendi kaj ricevi[redakti | redakti fonton]

Estas du bazaj eblecoj komuniki kun eksterteraj inteligentoj:

  • Ricevi: traserĉi la eteron pri interesaj radio-signaloj
  • Elsendi signalojn kaj esperi respondojn

Por ambaŭ necesas pripensi taŭgajn frekvencojn. Unuavide la ricevo ŝajnas pli facila kaj sukceson promesanta. Sed granda problemo estas la tempo bezonata. Enim, se ni hodiaŭ elsendas signalon, kiu estas vere ricevita de inteligento vivanta en distanco de 100 lumjaroj, kaj tiu civilizacio vere respondus, ni devus atendi 200 jarojn, ĝis ĝia respondo atingus nin. Ni ne scias, el kiu distanco venos tiu responda sendado. Tial ni devas ricevi dum multaj jaroj, por ne perdi la respondon.

Ricevado[redakti | redakti fonton]

La ricevado estas la taŭga unua paŝo. Povas ja esti, ke alia civilizacio ekzistas en la universo kaj jam ekde multaj jaroj sendas. Kiom granda estas la ŝanco, kalkulis Francis Drake, kiu starigis la t.n. Drake ekvacion, formulon por kalkuli la probablecon, ke ie ekzistas alia civilizacio. La ŝanco estas treege malgranda. Multaj faktoroj en tiu formulo estas nekonataj aŭ nur tre malprecize takseblaj.

Ŝanco de samtempeco Jen nur unu ekzemplo: La ŝanco de samtempeco. Faktoro pri samtempeco mankas en la Drake ekvacio.

Ni havas sendilojn ekde nur ĉ. 100 jaroj. Fortajn sendilojn, kun efikaj direkteblaj antenoj, kaj efikajn ricevilojn ni nur havas ekde ĉ. 20 jaroj. Se inteligenta civilizacio ekzistis antaŭ 10 milionoj da jaroj, ekzistis dum unu miliono da jaroj (vere longa tempo!) kaj poste perdiĝis, ni ne povas rimarki ĝin nun.

Taŭgaj frekvencoj[redakti | redakti fonton]

La ŝanco por komuniki kun alia civilizacio en la universo dependas de tri ŝtupoj

  • ke tia civilizacio ekzistas.
  • ke tiu civilizacio elsendas sufiĉe fortajn signalojn al nia direkto.
  • ke ni trovas la frekvencon, kiun ĝi uzas.

Sciencistoj diras, ke frekvencoj inter 1 ĝis 10 GHz povas esti taŭgaj. Inteligenta civilizacio uzos tre mallarĝbendajn signalojn por koncentri la sendpovumon. Ilustracio de la matematika kunteksto: Kutima televida signalo enhavas tre multajn informojn. Por tio la signalo uzas larĝan frekvencbendon de 6 MHz. Radiosignalo por parolo kaj muziko nur bezonas 3 kHz. Morsa signalo enhavas multe malpli da informo kaj tial nur bezonas malpli ol 0,5 kHz. Por trakosmaj signaloj oni uzos la plej eble malvastajn signalojn, uzante frekvencbendon de eble nur 0,03 Hz. Tia mallarĝbenda signalo estas ne tiom kovrita per la kosma bruo. Ĉar ili scias tion, kaj ĉar ili povas atingi pli bonan sendkvaliton kun limigita sendpovumo, niaj inteligentaj kunuloj uzos tiom mallarĝbendajn signalojn.

Por traserĉi la grandegan frekvencspacon de 9 GHz, en paŝoj de 0,03 Hz ni devas traserĉi ĉ. 3 trilionojn da kanaloj. Por kalkuli la bezonatan tempon por tio ni taksu:

  • por observi neuzatan kanalon: 0,1 sekundoj (s)
  • por observi uzatan kanalon, kanalon kun signalo, inkluzive unua analizo pri ĝia signifo: 10 s

La enhavo de la granda plimulto de trovitaj signaloj estas teraj, aŭ venas de jam konataj, ne interesaj kosmaj fontoj, aŭ estas simpla bruo.

Anstataŭ kalkuli mem, jen citaĵo el raporto de la Horowitz-grupo ĉe la universitato Harvard de la jaro 1995: Ili observis 250 kandidatajn objektojn (stelojn de taŭgaj tipoj). Ili analizis 60 trilionojn da kanaloj dum 5 jaroj. Rezulto pri inteligenta ekstertera signalo ĝis tiam: nenio.

Malgraŭ la impone granda cifero, la pocentaĵo de jam analizitaj kanaloj estas nur eta parto de la analizendaj. Minimume 250-foje pli granda cifero rezultas, se ni kalkulas la menciitajn 250 interesajn objektojn. La laboro bezonus 1250 jarojn. Inteligenta helpilo estas la sekvanta sistemo.

La akvotruo[redakti | redakti fonton]

Inter la multaj frekvencoj unu regiono promesas pli bonajn kondiĉojn, regiono, en kiu la kosma bruo estas pli malforta ol en aliaj. Tiu regiono estas nomita akvotruo.

Vidu la artikolon Akvotruo (radio-frekvencoj)

SETI@home[redakti | redakti fonton]

SETI@home

Por analizi la ricevitajn kanalojn, granda komputila laboro estas bezonata, kiu kostas grandegan sumon. Anstataŭ uzi multekostajn universitatajn komputilojn, la projekto SETI@home uzas multajn privatajn komputilojn senkoste.

La projekto komencis je la Universitato Berkeley en majo 1999. Ĉiu privata uzanto de komputilo povas partopreni. Oni elŝutu la softvaron de SETI@home, kiu pritraktas analizon de malgranda parto de la signaloj ricevitaj kaj stokitaj de la radio-teleskopo SERENDIP. Rezultoj estas aŭtomate resenditaj al UC Berkeley. Pli ol 5 milionoj da uzantoj en pli ol 200 landoj aliĝis al la sistemo kaj disponigis 19 000 000 000 horojn de komputila tempo.[1][2] Dum 29-a de januaro 2008 la Seti@home atingas averaĝan transiron de 387 Teraflopoj, kio igas ĝin la dua plej rapida superkomputilo de la Tero [3].

Rezultoj ĝis nun[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje aperis en ĵurnaloj raportoj pri inteligentaj signaloj. Sed ĉiuj estis aŭ de tera origino aŭ de neinteligentaj eksterteraj fontoj. Nur unu tre interesa signalo estis ricevita:

La Wow!-signalo
En granda maso de nesignifaj signoj aperis unufoje eksterordinare forta signalo kiu povus esti ekstertera.
La astronomo, kiu tralegis la paperon, D-ro Ehmann notis sur la papera dokumento:
Wow! Ehmann poste observis longe la saman frekvencon kaj lokon en la ĉielo, el kiu venis la signalo, sed neniu nova signalo sekvis.
Detalojn legu en la aparta artikolo.

Sendado[redakti | redakti fonton]

arecibo-mesaĝo La Arecibo-mesaĝo estas mesaĝo de la Tero al eblaj eksterteruloj, sendita kiel radio-elsendo. Ĝi estis sendita de la Arecibo-radio-observatorio, proksime de Arecibo, Puerto Rico. Vidu la apartan artikolon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SETI@home Classic - Current Total Statistics. Alirita 2006-06-12.
  2. BOINCstats. Alirita 2008-01-29.
  3. BOINC Stats

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]