Seres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la urbo Sereso vidata de la urba akropolo

SeresSereso (en greka Σέρρες, en katarevuso: Σέρραι, Sérrai) estas urbo en Makedonio, Grekio, ĉefurbo de Seresa provinco kaj dus plej granda urbo en la regiono de Centra Makedonio, post Tesaloniko. Seres estas unu el la administraj kaj ekonomiaj centroj de Norda Grekio. La urbo estas situanta en fruktodona ebenaĵo je alto de ĉirkaŭ 70 m, ĉirkaŭ 24 km nordoriente de la rivero Strumo kaj je 69 km nordoriente de Tesaloniko, respektive. La oficiala municipa loĝantaro de Sereso estis 76,817 en 2011 kun totala nombro de loĝantoj en la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo de ĉirkaŭ 100,000. La urbo estas hejmo de Teknologia Eduka Instituto, (en greka ΤΕΙ Σερρών, TEI Serron), komponita de la Lernejo de Teknologiaj Aplikaĵoj, la Lernejo de Administrado kaj Financo kaj la Lernejo de Grafikaj Artoj kaj Dezajno, kun almenaŭ 10,000 kaj grekaj kaj internaciaj studentoj.

Bildaro

Referencoj

  • "Sérrai." Encyclopædia Britannica, 2006.
  • "Sérrai, Siris, aŭ Serres." The Columbia Encyclopedia, 2004.

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj