Sergej Kovaljov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sergej Kovalov (ruse: Сергей Адамович Ковалёв, naskiĝis la 2-an de marto 1930 en Seredina-Buda apud Sumio en Ukrainio) – rusa biofizikisto, soveta disidento kaj aktivulo pri homaj rajtoj.

Komenco de la kariero kaj arestigo

En 1932 la familio de Kovalov translokiĝis al vilaĝo apud Moskvo. En 1954 finis studojn ĉe Moskva Ŝtata Universitato. Kiel biofizikisto estis aŭtoro de pli ol 60 sciencaj publikaĵoj. De la duono de la 50-aj jaroj kontraŭstaris al eraraj teorioj de Trofim Lisenko, oficiale apogata de la Komunista Partio de Sovetunio.

En 1969 fondis la unuan en Sovetunio organizaĵon pri la defendo de homaj rajtoj – Iniciatan Grupon por Defendo de Homaj Rajtoj en Sovetunio. En posta periodo lia sorto ligiĝis kun disidentaj movadoj en Litovio. Kovalov aktive publikigis en samizdato por moskva Kroniko de Preterpasantaj Eventoj kaj Kroniko de la Katolika Eklezio en Litovio.

Li estis arestita la 8-an de decembro 1974 en Vilno. Oni azkuzis lin pri "propagando kaj kontraŭsoveta agitado" laŭ artikolo 70-a de la Puna Kodekso de Sovetunio. Sep jarojn pasigis en gulagojn en la permja regiono kaj en malliberejo en Ĉistopol, sekvajn tri en interna ekzilo apud Kolima. Post reveno setlis en Kalinin (nun Tverj).

Perestrojko

Dum la tempo de perestrojko, iniciatita de Miĥail Gorbaĉov, oni permesis al Kovalov reveni Moskvon, kion profitis en 1986. Li daŭrigis sian agadon fondinte kelke da signifaj organizaĵoj kaj humanecaj iniciativoj:

  • Asocio favore al defendo de la homaj rajtoj,
  • Memorial dediĉita al memoro kaj rehonorigo de viktimoj de politikaj reprezalioj en Sovetunio. Sergej Kovalov de 1990 estis gixa vicprezidanto.
  • Moskva filio de la Amnestio Internacia.
  • Membro de organiza komitato de Internacia Humaneca Seminario (1987).
  • Kunkreo de gazetara klubo Glasnost.

En 1989 Andrej Saĥarov rekomendis lin kiel kunprezidanton de la Projekta Grupo de Homaj Rajtoj ĉe Internacia Fondaĵo Por Protekto kaj Evoluo de la Homaro – poste alinomita kiel Rusa-Amerika Grupo de Homaj Rajtoj.