Serpula lacrymans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
larma serpulo
Serpula lacrymans
Serpula lacrymans
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomajno: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: klabfungoj Basidiomycota
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Boletales
Familio: Serpulaceae
Genro: Serpula
Serpula lacrymans
(Wulfen) J. Schröt., 1885
Sinonimoj
  • Boletus lacrymans Wulfen, 1781
  • Merulius lacrymans (Wulfen) Schumach., 1801
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La larmofungolarma serpulo (Serpula lacrymans, pli frue Merulius lacrymans) estas lignodetrua fungo damaĝanta domojn. Krom la bruna kelofungo (Coniophora puteana), ĝi estas la ĉefa damaĝanto en lignaj konstruaĵoj. La domfungo preferas enkonstruitan lignon kaj bezonas humidan aeron kaj ne tro malvarman medion. Ĝi formas micelion en kaj sur ligno aŭ aliaj celulozaj materialoj (ekz. teksaĵoj). Ĉar ofte aperas gutoj sur la fungo, oni nomas ĝin ankaŭ ploranta domfungo. Simile estiĝis la scienca nomo lacrymans (larmanta, ploranta).

Ĝi estis la fungo de la jaro en 2004, en Germanio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Insectes et champignons du bois CTBA 1996 ISBN 2-85684-036-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]