Shannen Doherty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shannen Doherty
Persona informo
Shannen Doherty
Naskonomo Shannen Maria Doherty
Naskiĝo 12-an de aprilo 1971 (1971-04-12) (53-jaraĝa)
en Memphis
Lingvoj usona angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Young Actors Space vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Ashley Hamilton • Rick Salomon • Kurt Iswarienko vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • reĝisoro • televida produktoro vd
Aktiva dum 1981– vd
Verkado
Verkoj Our House ❦
Heathers ❦
Beverly Hills, 90210 ❦
Charmed ❦
BH90210 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shannen DOHERTY (/ˈdoʊ.ərti/, 12a de Aprilo, 1971)[1] estas usona aktorino. Ŝi estas konata pro siaj ĉefaj roloj en televido kaj kino, kiel Jenny Wilder en Little House on the Prairie (1982–1983); Maggie Malene en Girls Just Want to Have Fun (1985); Kris Witherspoon en Our House (1986–1988); Heather Duke en Heathers (1989); Brenda Walsh en Beverly Hills, 90210 (1990–94), 90210 (2008–2009) kaj denove en BH90210 (2019); Prue Halliwell en Charmed (1998–2001); kaj Dobbs en Fortress (2021).

Ŝi ekkarieris estante infanino en duarangaj roloj de produktoraĵoj de Michael Landon kaj por voĉoj en animacio. En 1985, ŝi stelulis kiel Maggie Malene en la komedia filmo por junuloj Girls Just Want to Have Fun kun aktorinoj kiel Helen Hunt kaj Sarah Jessica Parker. Doherty estis elektita kiel aĝa filo Witherspoon, Kris, en la familidramo Our House, kiu daŭris el 1986 ĝis 1988, rolo kiu havigis al ŝi kelkajn nomumojn al premio Young Artist (juna artisto).

Ŝi aperis nuda en la gazeto Playboy, unuafoje en Decembro 1993, sekvita de etendo en Marto 1994.[2] Ŝi pozis por la gazeto denove en Decembro 2003 kaj montriĝis en 10-paĝa fotaro.[3][4]

En 1998, Aaron Spelling elektis ŝin en televida serio, Charmed, en kiu ŝi ludis unu el la ĉefaj roluloj, nome Prue Halliwell, la plej aĝa de tri fratinoj kiuj estas sorĉistinoj. Doherty ankaŭ reĝisoris kelkajn epizodojn por la serio dum la dua kaj tria sezonoj. Doherty lasis la serion en 2001 fine de la tria sezono, rezulte en la morto de sia rolulo. Ŝajne, la tialo por ŝia foriro rilatas al problemoj en la filmado inter Doherty kaj kunstelulo Alyssa Milano.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Today's famous birthdays list for April 12, 2021 includes celebrities Ed O'Neill, Andy Garcia". Cleveland.com. 12a de Aprilo, 2021. Alirita la 28an de Januaro, 2022.
  2. "Shannen Doherty Biography". Yahoo! Movies. Arkivita el la originalo en 20a de Septembro, 2007. Alirita la 16an de Septembro, 2008.
  3. "Shannen Doherty in December's Playboy's". EroPlanet. 25a de Oktobro, 2003. Arkivita el la originalo la 20an de Decembro, 2008. Alirita la 16an de Septembro, 2008.
  4. "Shannen Doherty Sizzles in Playboy's December Issue". PR Newswire. 22an de Oktobro, 2003. Arkivita el la originalo la 3an de Decembro, 2007. Alirita la 16an de Septembro, 2008.
  5. Malcom, Shawna. "The Witching Hour". TV Guide. Arkivita el la originalo la 15an de Oktobro, 2007. Alirita la 7an de Septembro, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]