Sheffield (Masaĉuseco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sheffield
vilaĝo en Usono
Administrado
Poŝtkodo 01257
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 327  (2020) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 73° 21′ U (mapo)42.110277777778-73.355555555556Koordinatoj: 42° 7′ N, 73° 21′ U (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Areo 125,8 km² (12 580 ha) [+]
Sheffield (Masaĉuseco)
Sheffield (Masaĉuseco)
DEC
Sheffield
Sheffield
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Situo de Sheffield

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sheffield, Massachusetts [+]
vdr


Sheffield [ŝefild] estas taŭno en kantono Berkshire, Masaĉuseco. Ĝi apartenas al la antaŭurbaro de Pittsfield. Oni eksetlis ĝin en 1726 kaj establis la taŭnon en 1733. Laŭ la popolnombrado de 2000, la tuta loĝantaro de Sheffield nombris 3 335. La taŭno altas proksimume 206 metrojn super la marnivelo. Ĝia poŝta kodo estas 01257, kaj ĝi situas en la telefona regiono 413. Sheffield troviĝas ĉe 42°06′37″N, 73°21′20″U. Ĝi ampleksas surfacan areon de 125,7 km², el kio nur 1,0 km² estas akva surfaco.

Masaĉuseco (Sheffield ruĝas)

La Rezolucioj de Sheffield, aprobita de la taŭna kunsido en 1773, estis frua petletero kontraŭ brita regado de la usoniĝontaj kolonioj kaj por individuaj rajtoj. Tiu dokumento aprobiĝis je la 12-a de januaro 1773 kaj presiĝis en The Massachusetts Spy, Or, Thomas’s Boston Journal (La Masaĉuseca Spiono, Aŭ, La Bostona Ĵurnalo de Thomas) je la 18-a de februaro. En Sheffield okazis ankaŭ la plej sanga batalo de la Ribelo de Shays, la 27-an de februaro, 1787.

George Frederick Root, populara verkisto/komponisto de kantoj dum la Usona Enlanda Milito, naskiĝis en Sheffield en 1820.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]