Shirley Temple

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shirley Temple en la jaro 1990.

Shirley TEMPLE ([ˈʃɜː(r)li ˈtɛmp(ə)l] (naskiĝis la  23-an de aprilo 1928(nun 1928-04-23) en Santa Monica, Kalifornio, mortis la 10-an de februaro 2014 en Woodside, Kalifornio), estis usona aktorino kaj diplomatino.

Ŝi estis aktoro dum la 1930-aj jaroj, dum sia infanaĝo. La publiko raviĝis de ŝia ĉarmo, "vigla kaj naiva" laŭ iuj. En la jaro 1935 ŝi eĉ gajnis specialan Oskaron. Ŝia filmkariero tamen stagnis kiam ŝi plenkreskiĝis: post kelkaj ne tre sukcesaj filmroloj ŝi forlasis la kino-laboron.

Ekde la 1950-aj jaroj ŝi dediĉis sin al la politiko. Ŝi subtenis la Respublikanan Partion kaj reprezentis Usonon kiel diplomato en Ganao kaj Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1988 ŝi publikigis siajn memorojn: Child Star.

Ŝi mortis la 10-an de februaro 2014 en Woodside en Kalifornio.

Filmaro

  • Stand Up And Cheer (Usono, 1934)
  • Bright Eyes (Usono, 1934)
  • Baby Take a Bow (Usono, 1934)
  • The Littlest Rebell (Usono, 1935)
  • Wee Willie Winkie (Usono, 1937)
  • Heidi (Usono, 1937)
  • The Little Princess (Usono, 1939)
  • The Blue Bird (Usono, 1940)
  • Since You Went Away (Usono, 1944)
  • The Bachelor and the Bobby-Soxer (Usono, 1946]
  • Fort Apache (Usono, 1948)

Bildgalerio

Eksteraj ligiloj