Siesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siesta dormo en hamako; pentraĵo de Gustave Courbet, 1844

Siesto estas dormeto en la frua posttagmezo, ofte post la tagmanĝo, kutima en varmaj regionoj. Varma klimato kaj granda tagmanĝo estas faktoroj kiu koincidas kun la moderna distrubo de siestado.

Siesto estas historie oftaj en la mezmara regiono kaj Sudeŭropo, Mezoriento, kontinenta Ĉinio kaj la barata subkontinento. Ĝi estas malnova tradicio en Hispanio, kaj tra hispana influo, en la grandparto de Latin-Ameriko. Historie ankaŭ oftis en Rusio.

La nomo siesto venas de la latina sexta, ’la sesa horo ekde tagiĝo, tagmezo’. Antaŭ kelkaj jaroj oni opiniis, ke la siesto estis malbona kutimo de mallaboremaj popoloj.[mankas fonto] Studoj montras konfliktajn resultojn pri la sanefiko de siesto, sed kelkaj indikas, ke ĝi eble havas bonan sanefikon por la kardiovaskula sistemo. Tiuj efikoj eble rilatas al malpliigita kardiovaskula streĉo pro la ripozo. Tamen, restas malcertoj pri kunfaktoroj, kaj kion vere donas la efikon – ekze. frua fizika aktiveco, anticipado de la ripozo, klina pozicio, la ripozo mem, aŭ iu alia. En Andaluzio ĉi tiun kutimon oni neniam forgesis kaj ĝi estas rapide adoptata de tiuj foraj vizitantoj post ol ekkoni ĝin.

Malavantaĝo de la siesto estas, ke la laboro daŭras ĝis vespero pro la posttagmanĝa ripozo. Ĉar la laboristoj alvenas vespere, ili apenaŭ havas tempon por la familio.

En la epoko de la temperatur-kontrolitaj laborejoj, la kutimo de siesto retiriĝas. La hispana registaro malpermesis en ŝtataj oficejoj la sieston ekde januaro de 2006.

Camilo José Cela, hispana nobelpremita verkisto diris ke la siesto estas la ibera jogo (kvankam Portugalio tamen ne ĝenerale praktikas sieston). Ĉi tiu verkisto estis granda ŝatanto de la siesto; li ankaŭ diris ke ĉi tiun kutimon oni devis fari tute bone, por kio oni devas unue preĝi la Patronian, kaj poste uzi dormveston kaj pisujon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.