Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigismondo Aŭgusto ĉe la spirito de Barbara kaj sorĉisto Jan Twardowski

Sigismondo la 2-a Aŭgusto de Pollando, Sigismondo la 3-a Aŭgusto de Litovio, (pole Zygmunt II August, litove Žygimantas III Augustas, rutene Žyhimont III Aŭhust) naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1520 kaj mortis la 7-an de julio 1572. Li estis de 1548 ĝis sia morto reĝo de Pollando, kaj jam ekde 1529 grandduko de Litovio. Dum lia regado la du apartaj landoj Pollando kaj Litovio, kiuj ĝis tiam estis ligitaj en persona unio, unuiĝis al unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezultato de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569).

Li estis la sola filo de Sigismondo la Maljuna, la antaŭa reĝo.

Provincoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj

Sigismondo estis la sesa kaj lasta reganto el la dinastio de la Jagelonoj. La tempo de reĝado de lia patro kaj li estas nomata la ora epoko en Pollando.

Li direktis la militon inter Litovio kaj Rusio en 1558-1570 kiu pro la homaĝo de ĉefo de kruckavaliroj Gotthard Kettler (posta duko de Kurlando kaj Zemgalio) al Pollando fariĝis la 1-a norda milito. En rezulto Pollando gajnis Livonion. Pro la problemoj kun szlachta- pola nobelaro, Sigismondo reformis multe la landon enkondukante la oran liberecon kaj toleremon, kiu post lia morto estos afirmota en Konfederacio de Varsovio. Unue li apogis ankaŭ la projekton krei la sendependan de la papo- polnacian eklezion kun la ĉefa reĝo simile al Anglio. Finante sian vivon li tamen ŝanĝis siajn opiniojn.

Tre fama estas ankaŭ la historio de amo inter Sigismondo kaj Barbara Radziwiłłówna. Post morto de sia edzino Elizabeto (filino de imperiestro Ferdinando la 1-a), Sigismondo sekrete edziĝis kun Barbara. Laŭ la legendo Sigismondo enamiĝis en ŝi ankaŭ dum la vivo de sia patrino Bona Sforza kaj konis Barbaron en Vilno. Kiam la edziĝo estis malkovrita szlachta opinis ĝin kiel mezalianso tamen Barbara estis kronigita al la reĝino de Pollando. Neatendite ŝi mortis laŭlegende venenigita de Bona Sforza. Sigismondo entombiĝis en depresio kaj Bona foriris al Italujo kie ŝi ankaŭ estis poste venenigita. Laŭlegende Sigismondo venigis al sia palaco sorĉiston Sinjoron Twardowski kiu montris al la reĝo la spiriton de Barbara en la ĉarma spegulo. La spirito detruiĝis kiam Sigismondo strebis paroli al ĝi kaj tuŝi ĝin.

Antaŭe:Grandduko de LitovioPoste:
Sigismondo la 2-a15291569unuiĝo de Pollando kaj Litovio al Pollando-Litovio
Antaŭe:Reĝo de PollandoPoste:
Sigismondo la 1-a1530/481569unuiĝo de Pollando kaj Litovio al Pollando-Litovio
Antaŭe:Reĝo de Pollando kaj Grandduko de LitovioPoste:
unuiĝo de Pollando kaj Litovio al Pollando-Litovio15691572Henriko la 1-a