Sileno (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sileno (mitologio).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dioika sileno
Silene dioica
Silene dioica
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Kariofilacoj Caryophyllaceae
Genro: Silene Sileno
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sileno, Silene en la latina, estas genro el familio Kariofilacoj. Ĝi entenas pli ol 700 speciojn, temas preskaǔ ĉiam pri herboj, unu- aŭ plurjaraj. Sepaloj estas liberaj, petaloj havas ongolon. Entute malfacilas difini la genron morfologie, interalie ĉar ties koncepto malsamas laǔ aǔtoroj. Ekzemple oni nun plej ofte inkludas Cucubalus kaj Lychnis en Silene, kaj foje ankaǔ Saponaria.

Iuj silenoj estas pororname kultivataj.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de kelkaj pli-malpli bone konataj specioj:

  • Silene acaulis Sentiga sileno
  • Silene dioica Dioika sileno
  • Silene flos-cuculi Kukolflora sileno
  • Silene latifolia (=S. alba) Blanka sileno
  • Silene nutans Kliniĝanta sileno
  • Silene vulgaris Ordinara sileno
  • Silene coronaria Lanuga sileno