Silvio Fernández Melgarejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvio Fernández Melgarejo
Persona informo
Naskonomo Silvio Fernández Melgarejo
Aliaj nomoj Silvio • Sacramento
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1945 (1945-08-08)
en La Roda de Andalucía
Morto 1-an de oktobro 2001 (2001-10-01) (56-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.senadormusica.com/artista/silvio
vdr

Silvio Fernández Melgarejo, plej ofte konata laŭ sia artistnomo Silvio (La Roda de Andalucía, 8-a de aŭgusto 1945 - Sevilo, 1-a de oktobro 2001),[1] estis hispana kantisto kiu iĝis unu de la plej gravaj figuroj de la sevila nomita andaluza rokmuziko.[2]

Li estis tre populara figuro en sia urbo, celo de diversaj urbaj legendoj kaj multaj anekdotoj. Sekvis lin ampleksa sekvantaro kaj admiris lin diversaj artistoj, inter ili Miguel Ríos, Luz Casal, Enrique Bunbury — kiu registris kaj ludis koncerte version de Rezaré, eble la plej konata kanto de Silvio —, Santiago Auserón, Raimundo Amador kaj Joaquín Sabina, inter aliaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de ĵurnalisto kaj ciganino. Lia nura fratino, Evita, memmortigis sin estante 20-jaraĝa kiam Silvio estis 27-jaraĝa.

Silvio ekkarieris kiel drumisto influita de la loka tradicio de la Sankta Semajno, en fruaj grupoj kiel Los X-5 (1963) kaj Los 5 Mercurys (1964-1965). Tiam li jam elstaris pro siaj spektaklaj solooj kaj sia spektaklista sinteno. Liaj muzikaj influoj estis Elvis Presley, The Shadows, The Beatles, Adriano Celentano, Antonio Molina kaj The Platters, inter aliaj.

Post tiuj unuaj grupoj, li estis parto dum mallonge de Gong (1968)[3]​ kaj de la grupo pionira de psikedela kaj flamenkfuzia en Hispanio, nome Smash (1970),[4]​ kiel basisto kaj drumisto respektive.

Dum la 1970-aj jaroj lia muzika kariero iom stagnis, dum lia publika figuro kreskiĝis per anekdotoj kaj mitoj, ĉefe rilate al lia geedzeco kun brita nobelulino, kiu rompiĝis ĉefe pro la diboĉema vivostilo de Silvio, tre ofte dominita de alkoholismo.

Silvio iĝis definitive kantisto fine de la 1970- jaroj kun la grupo Silvio y Luzbel, al kiu sekvis aliaj bandoj: nome Barra Libre, Silvio y Sacramento kaj Silvio kaj Diplomáticos. Inter 1980 kaj 1999 li registris kvin diskojn, en kiuj li miksis proprajn kantojn kun versioj de klasikaĵojs de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kombinante usonan rokon, italajn kantojn kaj aliajn stilojn, en diversaj lingvoj kiel la hispana, la angla, la franca, la portugala kaj la itala, improvizante tre persone.

Unu de liaj plej famaj kantoj estas Rezaré —(mi preĝos, versio de Preghero, de Adriano Celentano, siavice versio de Stand By Me, de Ben E. King—, kiun li dediĉis al kelkaj figuroj de la Virgulino Maria de la Sankta Semajno en Sevilo. Koncerte li populariĝis kiel majstra improvizanto; krome li koncertis kun gravaj muzikistoj kiel Joaquín Sabina, Ketama, Loquillo y los Trogloditas, en la inaŭguro de Cartuja '93 en la Kartuĥa Monaĥejo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj[redakti | redakti fonton]

  • Al este del Edén (RCA, 1980), kun Luzbel
  • Barra libre (Polygram, 1984), kun Barra Libre
  • Fantasía occidental (Senador, 1988), kun Sacramento
  • En misa y repicando (Senador, 1990), kun Sacramento
  • A color, to Africa from Manchester (Senador, 1999), kun Diplomáticos

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • El mito (Senador, 1995), kun Sacramento
  • Edición especial (Senador, 2005), kun Sacramento

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Vivir en Sevilla (1978, reĝ. Gonzalo García-Pelayo)
  • A la diestra del cielo (2007, reĝ. Francisco Bech)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. González-Barba, Andrés (1a de oktobro 2011). «Diez años sin Silvio». ABC (Sevilla). Konsultita la 21an de februaro 2017.
  2. Silvio, el rockero semanasantero Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine alirita en 16a de septembro 2016, en guateque.net
  3. «Gong Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machineguateque.net. Konsultita la 16an de septembro 2016.
  4. «Smash». guateque.net. Arkivita el la originalo la 23an de majo 2008. Konsultita la 16an de septembro 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luis Clemente: Rock Andaluz: Una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla, Córdoba, 2006. ISBN 84-896-1994-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]