Simonĉjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Martiriĝo de Beata Simonĉjo, Palazzo Salvadori, Trento
Altobello Melone, Sankta Simoncjo, 1521, oleo-pentraĵo, Trento, Kastelo de Buonconsiglio

Simonĉjo, aŭ ankaŭ beata Simonĉjo dumkelke da tempo tiel difinita, estis infano kiun oni malkovris buĉita en vojo de Trento (Italio) la 23-an de marto 1475: triajaraĝa filo de kristana familio de tanistoj, kies murdo originis akran eventon kiu ankoraŭ hodiaŭ ĝenas la rilatojn inter judoj kaj la katolika eklezio. Fakte, oni kulpigis trentajn judojn pro tiu murdo: arestitaj estis 15 el ili kaj rapide procese persekutitaj, kondamnitaj kaj ekzekutitaj en publika placo en Trento (Itala wikipedia [1])

Kial judoj estus mortigintaj la infanon? De longa tempo en centra Eŭropo, al kiu Trento najbaris, kuris onidiroj laŭ kiu la askenazaj judoj celebris sekrete ilian paskon uzante ankaŭ sangon de kristanaj infanoj tiucele mortigitaj, iusence imitante, ironie kaj sakrilegie, kristanan eŭkaristion, kaj tio pro venĝo kontraŭ kristanaj persekutantoj kontraŭ judoj kaj obee al multaj superstiĉoj kaj misritoj praktikitaj, laŭ historiistoj (Camparesi), ene de la juda fundamentalisma komunumo, inter kiuj miksado de sango kristana en la preparo kaj konsumado de sengistaj panoj.

En tiu okazo ludis kontraŭ ili la tenaco de trenta ĉefepiskopo Johano Hinderbach (1418-1486), kiu konvinkiĝis, eble influita de kontraŭjudismo tiam svarmanta en diversaj kristanaj komunumoj, pri la kulpeco de la akuzitaj kaj al fatala konkludo altiris la tribunalan sentecon. Ludis kontraŭ ili ankaŭ la cirkonstanco ke la korpo martirigita estis trovita en aŭ najbare de la domsinagogo de eminenta judo kaj ke la akuzitaj, torturitaj laŭ la tiutempaj kutimoj, ĉiuj individue konfesis la krimon, je kiu jam estis akuzitaj de judo iama kristianiĝinta.

Kiam al Romo alvenis tiu nepaciga informo pri la proceso, la papo Siksto la 4-a montris dubojn pri la korekteco kaj kanonikeco de la proceduro kaj sendis sian delegiton por proponi enketojn malpli malliberajn. Sed la delegito estis honore ricevita sed, fakte, ne akceptita kaj fine forigita! Kaj dume komencis la kulto al la sankta infano. Ankaŭ pri tiu kulto la papo ne konsentis, sed la potenca Hinderbach ruze evitis la papajn ordonojn, eĉ sukcesis laŭ kelke da tempo enirigi la sanktuleton en la oficiala roma martirologio. Nur post longa tempo la papa aŭtoritato estis respektata, kaj sankta Simoneto restis nur infano kruele mortigita. Hodiaŭ, en la klimato de dialogo, post la deklaro de la Vatikana Koncilio “nostra Aetate”, la trista afero estas rigardata sen pikpintoj de reciprokaj akuzoj. Kaj ankaŭ la trenta eklezio dekretis, kun notificazione (dekreta komuniko) de 28 de oktobro 1965, de "prudentan ekzigon" de la kulto al la infana beatulo [simonino]

En 2007 publikiĝis libro de historiisto Ariel Toaff, filo de la fama eksa rabeno de Romo kaj docento en israela universitato, kiu ne ekskludas ke foje tiaj “sangaj paskoj”, en tiu fundamentalisma etoso, juda same kiel kristana, povis okazi. La libro tamen ne eliris el la eldona presejo pro la furoraj protestoj de aliaj judaj historiistoj kaj rabenaro, eĉ la aŭtoro perdis la docentan oficon kaj, post korektigaj modifoj kaj poluraĵoj, provis republikigi; sed la tezo, kvankam reviziita, ne plaĉis kaj oni devigi lin silenti. Lia libro, trivebla ĉe nigra merkato, titoliĝis "Pasque di sangue", nun rete pdf legeblas (novembre 2009) retumile klikante "Pasque di sangue", kvankam purigiata.

El katolika flanko la afero restu en la manoj de historiistoj dum necesas purigi la memoron kaj agnoski siajn kulpojn kaj pri ili pardonpeti sendepende de tiu konfuza sed dolorplena cirkonstanco.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Il sugo della vita

[2]

[3]----

[4] Il caso Ariel Toaff. Itale: Una riconsiderazione

[5] Itale: nostra aetate


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Il "caso Ariel Toaff", una considerazione, Medusa, Mllano, 2007.