Simon de Harlez
El Vikipedio
Simon de HARLEZ [HarLE] (1700-1782) estis belga verkisto kaj dramisto kiu verkis en la Valona lingvo.
Li naskiĝis en Lieĝo, kaj estis kastenalo, ekleziano, konsilanto de la lieĝa princo-episkopo Charles-Nicolas d'Oultremont.
Li kontribuis al la valona literaturo, verkante i.a. "La Hipokondriuloj", dialogo inter korposuferanto (Masbruĝi) kaj memsosuferanto pro malfeliĉa amo (Hulpe).
Ĉerpo:
Diro de Masbruĝi
_________________
Ha! Mi neniam povus vin kompati
vi kulpas : kial vin ne defendi?
Kiu ne volas bruli fajron fuĝas.
Ĉu melankoli- aŭ mutem-ulo,
se sian kapton iomete helpas,
ardiĝeblos pli ol alia homo.
L'amo neniam perdas sian povon:
iĝas oni amanto tiom facil'
ne gravas ĉu tristeco aŭ ĝojeco.
Kiam al junulo plaĉas junulin',
tiu-ĉi disorĉisto kvatadinte,
laŭiris jam duonon de la vojo.