Princo-episkopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marcin Kromer, 16-a jarcento, princo-episkopo de Ermland/Warmia

Princo-episkopoprincepiskopo, germane Fürstbischof, estis episkopo, kiu kunigis al sia religia ĉefrolo la ŝtatan povon sur teritorio, kiu ne necese koincidis kun la teritoria diocezo, sur kiu li plenumis sian religian aŭtoritaton. La religia investitado estis, tamen, necesa por la praktiko de la politika kaj registara povo. Princoj-episkopoj ekzistis plejgrandaparte en la Sankta Romia Imperio, kie tiu rolo malaperis konkrete nur kun la malapero de la Imperio mem, per la regna deputacia fina akto en la jaro 1803. Malpli ofte ekzistis princoj-episkopoj ankaŭ en aliaj regnoj. Ĝi, aparte, konserviĝis ĝis la naskiĝo de la regno de Jugoslavio nur en Montenegro.

Princoj-episkopoj en la Sankta Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Ekleziaj princaj teritorioj, 1648

En la Sankta Romia Imperio, princo-episkopo rangis kiel imperia princo. Tia miksaĵo de ekleziaj kaj ŝtataj funkcioj – ene de la Sankta Romia Imperio – ligiĝis al la politiko de la germanaj reĝoj dum la alta mezepoko, kiuj apogiĝis sur la episkopaj grafoj, de ili nomumitaj, por limigi la influon de la nobelaj familioj. Multaj el ili estis honoritaj per regaj rajtoj (regalioj). Paralele kun la naskiĝo de teritoriaj princolandoj, regataj de nobelaj familioj, ankaŭ la princoj-episkopoj trudis sian povon sur teritorioj de sia kompetenco, kreante tiel la episkopajn princolandojn.

La Ora Buleo, leĝfarita de la imperiestro Karolo la 4-a de la Sankta Romia Imperio dekretis ke la tri pli elstaraj princoj-episkopoj voĉdonrajte partoprenu en la kolegio de la princoj-elektistoj kune kun kvar laikaj princoj: temis pri la ĉefepiskopoj de Majenco, Kolonjo kaj Treviro.

En 1521 la Sankta Romia Imperio nombris 53 ekleziajn princolandojn. La protestanta reformacio kaj la sekva sekularigo malpliigis tiun nombron, en 1648 al 23 kaj poste stabiliĝis je 26 laŭlonge de la 17-a jarcento. Diversaj episkopaj princolandoj ĉesis ekzisti dum la religiaj militoj pro plua sekularigo ĉar aneksitaj al laikaj protestantaj suverenoj, nome Bremenio, Magdeburgo, Halberstadt, Ratzeburg, ktp, konservante tamen seĝon kaj voĉdonrajton en la kolegio de la princoj.

Tial dum la 16-a jarcento kaj komence de la 17-a ekzistis, apud la precipaj princoj-episkopoj katolikaj, ankaŭ diversaj princoj-episkopoj protestantaj, inter kiuj la plej grava estis tiu de Magdeburgo. Preskaŭ senescepte, tiuj teritorioj protestantaj estis regataj de princoj apartenantaj al dinastioj najbaraj kaj, kun la Vestfalia Paco de 1648, ili estis reduktitaj al laikaj princolandoj, kiel ekzemple Prusujo. La nuraj restantaj ekleziaj princlandoj estis Lubeko kaj Osnabrück, kiu estis regata alternative de episkopoj katolikaj kaj protestantaj.

Ankaŭ la prioro de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, estis eklezia princo, sen tamen esti princo-episkopo. Pro la reformacio li adheris al protestantismo: tiel fariĝante princolanda reganto.

De la 16-a ĝis la komenco de la 19-a jarcento, la ofico de princo-episkopo estis preskaŭ ekskluzive plenumita de elstaruloj de nobela rango, filoj de princoj kaj imperiestraj kavaliroj. Pro tio, ĝis 1803, la katolika eklezio, en la imperio, estis substance eklezio de nobelaro. Tamen, registriĝis iuj signifaj esceptoj.

Per la traktato de Lunéville, 1801, oni procedis en la sekularigado de ĉiuj ekleziaj princolandoj en la teritorio de la Sankta Romia Imperio. Al ĝia rapida fino kontribuis diversaj faktoroj inter kiuj la perdo de legitimeco de teritoria potenco de la eklezio epoke de raciismo kaj klerismo, influo de la revolucio en Francio, kie la ekleziaj posedaĵoj estis rekviziciitaj, kaj la aneksa tendenco de la ŝtatoj. La jaro 1802 signis la perleĝan abolicion de la ĉefaj princoj-espiskopoj kaj 1803 por ĉiuj aliaj. La princoj-episkopoj vivantaj restis tiumomente rajtigitaj pludaŭri en sia ofico.

Titoloj[redakti | redakti fonton]

En la Sankta Romia Imperio ekzistis kelkaj dekoj da princoj-episkopoj. Princo-episkopo, germane Fürstbischof, estis episkopo kaj princo en persona unio. Kiel episkopo li estis la eklezia estro de teritorio nomata episkopujodiocezo. Kiel princo li estis (sekulara) ŝtatestro de teritorio nomata princo-episkopujo, germane FürstbistumHochstift. La eklezia teritorio (episkopujo) kaj la sekulara teritorio (princo-episkopujo) povis ofte esti malsamaj. Ekzemple la urbo Aŭgsburgo ekde 1156 ne plu apartenis al la princo-episkopujo Aŭgsburgo, sed fariĝis libera regna urbo, tamen eklezie la urbo plu apartenis al la aŭgsburga episkopujo,

Pli altan rangon inter ili havis princo-ĉefepiskopo, germane Fürsterzbischof, samtempe princo kaj ĉefepiskopo, kun eklezia teritorio nomata ĉefepiskopujo (arkiepiskopujo, arkidiocezo), kaj sekulara teritorio nomata princo-ĉefepiskopujo, germane FürsterzbistumErzstift. Rangon de princo-ĉefepiskopujo havis Salcburgo kaj Olomouc.

Plej altrangaj estis tamen tiuj tri ĉefepiskopoj kiuj samtempe estis princoj-elektistoj: la ĉefepiskopoj de Majenco, Kolonjo kaj Treviro. Ilia sekulara teritorio estis elektoepiskopujo (Kurerzstift): samtempe elektoprinclando kaj princo-ĉefepiskopujo.

Listo de la ekleziaj princolandoj en la teritorio de la Sankta Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Johann Otto von Gemmingen, princo-episkopo de Augsburg, Bavario

Je antaŭtempo de la sekularigo, la Sankta Romia Imperio nombris la sekvajn ĉefajn ekleziajn princolandojn.

Pri princepiskopujoj vidu princepiskoplando

Princoj-episkopoj ekster la Sankta Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Princoj-episkopoj de Montenegro[redakti | redakti fonton]

En la regionoj de la ortodoksismo ne troviĝis figuro de princo-episkopo rajtigita regi kaj eklezion kaj registaran rolon, krom en la Montenegra Cetinjo, kies episkopo rajtis regi ambaŭ povojn.

Post la Turka konkero de Serbio, la Otomana Imperio provis etendi sian dominadon ankaŭ sur Montenegro, sed la gentoj loĝantaj en tiuj montaj teritorioj kontraŭis sukcese. La ĉefoj de la diversaj klanoj atribuis la rolon de “prezidanto”, superpartia, en tiu teritorio al la episkopo de Cetinjo Danilo Petrović-Njegoš, kiu, tiam kromnomata “Vladika”, sukcesis transdoni la saman rolon al sia filo kaj tiu al sia ido ktp, kaj tiel naskiĝis vera episkopa dinastio kun la duobla povo, eklezia kaj ŝtata. Kaj tiel restis ĝis la formigo de la eksa regno de Jugoslavio. Eĉ Turkujo respektis tiun reĝimon.

Princoj-episkopoj aliloke[redakti | redakti fonton]

En Anglio estis la episkopo de la County Durham kun la grado de palatina grafo ŝarĝita pli por la defendo de la minacata Skotlando ol por estri religie. La titolo pluvivis, eĉ post la unuiĝo de Anglio kaj Skotio, ĝis 1836 kune kun tiu de aliaj ekleziuloj. Fakte, en la alta ĉambro de lordoj estis rezervitaj 30 voĉrajtaj seĝoj al princoj ekleziaj, el kiuj 26 por la anglaj episkopoj Canterbury, Londono, Durham, Winchester, Oxford, Bristol, Chester, St. Asaph, Bath, Wells, Chichester, York, Dunkeld, Carlisle, Salisbury, Raphoe, Glasgow, Aberdeen, St. David, Galloway, Argyll, St. Andrews, Brechin, Murray, Ross, Caithness), kaj 4 por irlandaj episkopoj (Connor, Londonderry, Cloyne, Clogher).

En Francio estis ordenitaj per tiu honorigo 6 titoluloj de ekleziaj princoj: Reims, Laon, Langres, Beauvais, Chalon kaj Noyon. Krome, plutenis la titolon de princoj de la Imperio episkopoj de Metz, Toul kaj Verdun, aneksitaj al Francio en 1552.

En Italio princoj-episkopoj estis la patriarko de Aquileia ĝis 1751, la episkopo de Novara kiel princo de Orta, la episkopo de Sarzana, tiuj de Feltre kaj de Treviso.

En Portugalio tiun prerogativon ĝuis la episkopo de Coimbra.

Apartaj kazoj[redakti | redakti fonton]

La plej konita el tiuj estis la episkopo de Romo, do la papo, inspiranto de la kredo por la tuta katolika eklezio, kies tera-ŝtataj povoj baziĝis sur la komuna konstituiĝo de la ŝtatoj. Tiun rajton de suvereneco oni apogigis laŭkelke da tempo ankaŭ sur supozita Donaco de Konstanteno kaj sur aŭtenta Donaco de Pipino, kies funkcio estis granda kvankam ne necesa ĉar ankaŭ aliaj ŝtatoj en la teritorio de la antikva Romia Imperio formiĝis sen iu ajn imperiestra dekreto. La ŝtata suvereneco de la papo daŭris ĝis 1870 kiam la itala registaro okupis Romon; sed internacie rekomenciĝis en 1929 per la pakto inter Italio kaj Sankta Seĝo: tiam kreiĝis la ŝtata suvereneco de la papo sur Vatikano, kvankam praktike en ĝi li suverene ĉiam regis.

La lasta, kaj unika, nuna princo-episkopo estas tiu de Andoro ĉar episkopo de Urgell, tiel proklamita kune kun la laika suvereno. Nun la du kune suverenas en demokratia reĝimo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]