Simone Signoret

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simone SIGNORET, aŭ realnome: Simone Henriette Charlotte KAMINKER (naskiĝis la 25-an de marto, 1921, mortis la 30-an de septembro, 1985) estis franca aktorino.

Simone Signoret naskiĝis en Wiesbaden, Germanio. En siaj fruaj filmoj ŝi ĉefe brilis en la rolo de bela tentulino; poste ŝi ŝanĝis al karakteraj roloj kaj ankaŭ per tio konvinkis la publikon. Ŝi ankaŭ engaĝiĝis en la politiko: Kune kun sia edzo, la aktoro Yves Montand, ŝi dum pluraj jaroj subtenis la Komunisman Partion de Francio.

Ŝi mortis en Autheuil-Athouillet, Francio.

Listo de filmoj

  • La ronde (Francio, 1950)
  • Casque d’or (Francio, 1951)
  • Thérèse Raquin (Francio, 1953)
  • Les Diaboliques (Francio, 1955)
  • Les sorcières de Salem (Francio/Orienta Germanio, 1957)
  • Room at the Top (Britio, 1959)
  • Ship of Fools (Usono, 1965)
  • Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966)
  • L’armée des ombres (Francio, 1969)
  • Le chat (Francio/Italio, 1970)
  • La Veuve Couderc (Francio, 1971)
  • Madame Rosa (Francio, 1977)

Listo de Premioj

  • Oskaro pro Room at the Top (1960)
  • César pro Madame Rosa (1978)

Eksteraj ligiloj

greke http://encinematheque.net/acteurs/F22/A.htm greke http://www.imdb.com/name/nm0797531