Simptomoj de la kronvirusa malsano de 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simptomoj de la kronvirusa malsano de 2019 (KOVIM-19) varias, de mildaj simptomoj ĝis severa malsano.[1][2] Oftaj simptomoj inkluzivas kapdoloron, perdon de flarpovo kaj gustumpovo, naza obstrukco kaj flua nazo, tusado, muskola doloro, gorĝa doloro, febro, lakso, kaj malfacila spirado.[3] Homoj kun la sama malsano povas havi malsamajn simptomojn, kaj la simptomoj povas ŝanĝiĝi post tempo. Tri oftaj simptomaroj estas rekonataj: spira simptomaro kun tusado, sputaĵo, malfacila spirado, kaj febro; mukolskeleta simptomaro kun muskola kaj artika doloro, kapdoloro, kaj laceco; kaj digesta simptomaro kun ventra doloro, vomado, kaj lakso.[3] Homoj sen antaŭaj problemoj pri la oreloj, nazo, aŭ gorĝo spertas perdon de flarpovo kaj perdon de gustumpovo en ĝis 88% de kazoj.[4][5][6]

El homoj kiuj havas simptomojn, 81% spertas nur mildajn aŭ moderajn simptomojn (ĝis milda pneŭmonito), sed 14% spertas severajn simptomojn (dispneo, hipoksio, aŭ pli ol 50% da pulma okupiĝo en bildoj) kaj 5% de malsanuloj suferas kritikajn simptomojn (spira malsukceso, ŝoko, aŭ multorgana misfunkcio).[7] Almenaŭ triono de infektitoj ne spertas rimarkeblajn simptomojn iam ajn.[8][9] Ĉi tiuj sensimptomaj infektitoj ofte ne scias ke ili havas la viruson kaj povas disvastigi ĝin.[9][10][11][12] Aliaj infektitoj spertos simptomojn pli poste (nomataj "antaŭsimptomaj"), aŭ havas tre mildajn simptomojn kaj ankaŭ povas disvastigi la viruson.[12]

Kiel ofte pri infektoj, estas tempo inter la momento kiam homo ekinfektiĝas kaj la apero de la unuaj simptomoj. La mediana tempo por KOVIM-19 estas kvar aŭ kvin tagoj.[13] La plimulto da simptomhavaj homoj spertas simptomojn ene de du ĝis sep tagoj post infektiĝo, kaj preskaŭ ĉiuj spertos almenaŭ unu simptomon ene de 12 tagoj.[14][15]

La plimulto da homoj saniĝas de la grava fazo de la malsano. Tamen, iuj homoj – pli ol duono de unu grupo de hejme izolitaj junaj plenkreskuloj[16][17] – daŭre spertas gamon de efikoj, kiel laceco, dum monatoj post saniĝo. Oni nomas tiun situacion longa KOVIM. Iuj estas spertintaj longtempan difekton de organoj. Multjaraj studoj estas farataj por plu esplori la longatempajn efikojn de la malsano.[18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Symptoms of Coronavirus (22 February 2021). Arkivita el la originalo je 4 March 2021. Alirita 4 March 2021.
  2. (23 June 2020) “The prevalence of symptoms in 24,410 adults infected by the novel coronavirus (SARS-CoV-2; COVID-19): A systematic review and meta-analysis of 148 studies from 9 countries”, PLOS ONE 15 (6), p. e0234765. doi:10.1371/journal.pone.0234765. 
  3. 3,0 3,1 Clinical characteristics of COVID-19 (angle). Alirita 29 December 2020.
  4. (December 2020) “Olfactory and Gustatory Outcomes in COVID-19: A Prospective Evaluation in Nonhospitalized Subjects”, Otolaryngology–Head and Neck Surgery 163 (6), p. 1144–1149. doi:10.1177/0194599820939538. 
  5. (September 2021) “Turmeric as a Possible Treatment for COVID-19-Induced Anosmia and Ageusia”, Cureus 13 (9), p. e17829. doi:10.7759/cureus.17829. 
  6. (July 2020) “The neurological manifestations of COVID-19: a review article”, Neurological Sciences 41 (7), p. 1667–1671. doi:10.1007/s10072-020-04486-3. 
  7. Interim Clinical Guidance for Management of Patients with Confirmed Coronavirus Disease (COVID-19) (6 April 2020). Arkivita el la originalo je 2 March 2020. Alirita 19 April 2020.
  8. Multiple sources:
  9. 9,0 9,1 (February 2021) “A systematic review of asymptomatic infections with COVID-19”, Journal of Microbiology, Immunology, and Infection = Wei Mian Yu Gan Ran Za Zhi 54 (1), p. 12–16. doi:10.1016/j.jmii.2020.05.001. 
  10. Oran, Daniel P., and Eric J. Topol. “Prevalence of Asymptomatic SARS-CoV-2 Infection : A Narrative Review.” Annals of Internal Medicine. vol. 173,5 (2020): 362-367. doi:10.7326/M20-3012 PMID 32491919 Retrieved 14 January 2021.
  11. (June 2020) “Asymptomatic carrier state, acute respiratory disease, and pneumonia due to severe acute respiratory syndrome coronavirus 2 (SARS-CoV-2): Facts and myths”, Journal of Microbiology, Immunology, and Infection = Wei Mian Yu Gan Ran Za Zhi 53 (3), p. 404–412. doi:10.1016/j.jmii.2020.02.012. 
  12. 12,0 12,1 (July 2020) “Evidence Supporting Transmission of Severe Acute Respiratory Syndrome Coronavirus 2 While Presymptomatic or Asymptomatic”, Emerging Infectious Diseases 26 (7). doi:10.3201/eid2607.201595. 
  13. (October 2020) “Mild or Moderate Covid-19”, The New England Journal of Medicine 383 (18), p. 1757–1766. doi:10.1056/NEJMcp2009249. 
  14. “{{{Titolo}}}”. doi:10.1056/NEJMcp2009249. 
  15. “{{{Titolo}}}”. doi:10.1001/jama.2020.12839. 
  16. "Half of young adults with COVID-19 have persistent symptoms after 6 months", medicalxpress.com. Kontrolita 2021-07-10. (angle)
  17. (June 2021) “Long COVID in a prospective cohort of home-isolated patients”, Nature Medicine, p. 1–7. doi:10.1038/s41591-021-01433-3. 
  18. . COVID-19 and Your Health (en-us) (11 February 2020). Alirita 23 January 2021.