Sinagogo de Talino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Talino
Tallinna sünagoog
sinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Estiĝo 2007
Lando Estonio vd
Situo Tallinn
Situo
Geografia situo 59° 26′ 19″ N, 24° 46′ 0″ O (mapo)59.4386111124.76666667Koordinatoj: 59° 26′ 19″ N, 24° 46′ 0″ O (mapo)
Sinagogo de Talino (Estonio)
Sinagogo de Talino (Estonio)
DEC
Sinagogo de Talino
Sinagogo de Talino
Situo de Sinagogo de Talino
Map
Sinagogo de Talino
vdr

La nuna sinagogo de Talino, estone Tallinna sünagoog, ankaŭ nomata sinagogo Beit Bela,[1] situas en la ĉefurbo de Estonio. La private financita sinagogo en la urbocentro de Talino estis inaŭgurita la 16-an de majo 2007. La konstruaĵo, en kiu povas kunveni 180 homoj por diservoj kaj ĝis 230 por koncertoj kaj aliaj publikaj eventoj, havas tre modernan, lumoplenan, kvazaŭ "aeran" strukturon el betono kaj vitro. Ĝi ricevis tutmondan atenton, ĉar ĝi estis la unua sinagogo, kiu malfermiĝis en Estonio ekde la Dua Mondmilito.

la sinagogo interne

La originala sinagogo, konstruita en 1883, ne estis rekonstruita post kiam ĝi detruiĝus en marto 1944 dum bombado de la urbo fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio - la urbo tiutempe estis okupita fare de la armeo de Nazia Germanio. Ekde tiam, la urbo fariĝis la sola postmilita ĉefurbo de Eŭropo sen sinagogo. Tartu, universitata urbo en sudorienta Estonio kaj la dua plej granda urbo de la lando, ankaŭ havis sinagogon kiu estis detruita dum la Dua Mondmilito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]