Sinagogo malnova de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sinagogo malnova de Erfurto.
Dosiero:DPAG 2010 13 Jüdischer Hochzeitsring Erfurt.jpg
La geedziĝa ringo el la trezoro motive sur poŝtmarko

La Sinagogo malnova de Erfurto troviĝas inter Michaelis-strato kaj Waage-strateto en la urbokerno de Erfurto kaj gastigas la Judan muzeon.

Historio

Ĝi datumas el la jaro 1094-a jaro kaj estas unu el la plej malnovaj ankoraŭ ekzistantaj sinagogoj en Eŭropo. Tamen jarcentojn ĝi ne funkciis. Multaj originalaj konstruaĵeroj ĝis nun estas konservitaj, i.a. ĉiuj kvar eksteraj vandoj, la romanikstila ĝemelfenestro, la gotika fenestrorozo kaj la pordego al la liturgia salono.

La grandega kaj impona konstruaĵo atestas la gravecon de la juda komunumo de la 11-a ĝis la 14-a jarcento. Multaj komercistoj kaj scienculoj estis ties membroj. La pogromo de 1349 estingis ĝin - kaj samtempe savis la konstruaĵon de detruo dum la nazia tempo. Tra jarcentoj ĝi funkciis kiel deponejo, trinkejo, balsalono kaj kegloludejo de la najbara gastejo Feuerkugel. Nur post 1989 la ejo paŝon post paŝo remalkovritis.

Juda muzeo de Erfurto

En 2009 malfermitis muzeo, kie elmontriĝas ekzemple la famekonata trezoro el la 14-a jarcento, i.a. kun multvalora kaj malofta geedziĝa ringo. Ĝi estis hazarde trovita en 1998 dum elfosadlaboroj ĉe la Ponto de la brokantistoj. Pezanta 28 kilogramojn ĝi eltenas monerojn, juvelojn kaj vazaron el oro kaj arĝento.

La muzeo donas vivan imagon de mezepoka juda komunumo kaj montras artaĵoj de la epoko. Teretaĝe temas pri la konstru- kaj utilighistorio kun fokuso pri la konstruaĵo mem. Deirante de ĝi, oni priskribas la historion de la komunumo erfurta. La trezoro en la kelo efektas bonege. Sur la supra etaĝo - kun la iama balsalono - troviĝas interesaj dokumentoj kun rilato al la juda vivo, ekzemple la plej malnova deviga humileca ĵuro de judoj (Judeneid) en germana lingvo. Samloke okazas regule la t.n. sinagogaj vesperoj, kie kunvenas historiemuloj.

Antaŭ la konstruaĵoj tomboŝtonoj memorigas la eksan tombejon de la Große Ackerhofsgasse.

Jam antaŭ la oficiala malfermo de la elmontrejo lernantoj de la erfurta Konsilantargimnazio ĉirkaŭgvidis vizitantojn sur la areo.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Elmar Altwasser, Gerhard Schade, Karin Sczech i.a.: Alte Synagoge und Mikwe zu Erfurt. Bussert und Stadeler, Jena 2009, ISBN 978-3-932906-97-8
  • Sven Ostritz (Eld.): Die alte Synagoge. Beier & Beran, Langenweißbach 2009, ISBN 978-3-941171-23-7, (=Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt, 4)
  • Maria Stürzebecher: Erfurter Schatz. Bussert & Stadeler, Jena u. a. 2009, ISBN 978-3-932906-96-1

Eksteraj ligiloj