Sinsjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sinsjan (ĉine 新乡市 / 新鄕市 Xīnxiāng shì) estas urbo en norda Ĉinio, provinco Henano, kun ĉ. 5,51 mio. da loĝantoj (2004), el kiuj 748.165 (2005) loĝas en la internaj urbodistriktoj.

Vido en Sinsjan

Ĝi disvolviĝis el postiĝinta urbo kun 50 mil loĝantoj antaŭ 50 jaroj en novan industrian urbon kun 5 milionoj da loĝantoj. Ĝia nomo signifas ĉinlingve novan vilaĝon. Xinxiang situas en la norda parto de Henan-provinco, 600 kilometrojn sude de Pekino. Norde de ĝi staras Taihang-montaro kaj sude de ĝi fluas la Flava Rivero.

Sinsjan havas riĉan rezervon de fero, kupro, aluminio, karbo, kreto kaj marmoro. Ĝi abundas je akvo kaj ĝia suda regiono estas trafluata de 170-kilometra parto de la Flava Rivero, kies baseno kovras areon de 4558 kvadrataj kilometroj.

Sinsjan estas facile atingebla per la Pekin-Kantona Fervojo kaj la Taiyuan-Ŝijiazhuang-a Fervojo kaj ankaŭ per ekspresaj aŭtovojoj.

Sinsjan havas 200 mil program-regatajn telefonojn. Per radiovokado ĝi servas al 20 mil klientoj kaj per diĝita radio-telekomunikado al 37 mil.

En Sinsjan estas multaj historiaj restaĵoj, kiel la Maŭzoleo de Princo de Lujian kaj la Templo de Bi Gan.

La fama Taihang-pitoreskejo troviĝas ĉe la suda piedo de Taihang-montaro, kun kvar vidindaĵoj, el kiuj unu estas ĝardena konstruaĵaro starigita en Zhou-dinastio antaŭ 2200 jaroj.

Xinxiang estas grava industria urbo en norda Henan-provinco. Ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur industrioj de hejmaj elektraj aparatoj, kemiaj fibroj, cemento, medikamentoj, baterioj kaj agrikulturaj maŝinoj. Scienca esplorado kaj produktado estas integritaj en tiu urbo. La grandaj entreprenoj-grupoj Xinfei, Bailu, Meile, Jinlong kaj Taihang vendas en la monda merkato respektive siajn produktaĵojn fridujoj, kemiaj fibroj, koloraj televidiloj, kupraj tuboj kaj baterioj.

Xinxiang estas unu el la tradiciaj produktejoj de tritiko kaj kotono. En 1995 Henan-provinco destinis ĝin por eksperimentejo de altprodukta kaj bonkvalita tritiko kaj ĉefa produktejo de tritiko, rizo, maizo, sojfabo, kotono kaj arakido. Ĝia totala grena prtoduktokvanto en 1997 atingis 2.83 tunojn, kaj tia progreso okazis dum la sinsekvaj ses rekordaj jaroj ekde 1992.

De la antikveco Xinxiang estas distribua centro de komercaĵoj en la limregiono de Ŝanxi, Hebei, Ŝandong kaj Henan. En la urbo troviĝas 307 foirejoj de diversaj specoj. Baihui estas unu el la tri medikamentaj foiroj. La rizbazaro Yuanyang estas la unua rizbazaro en norda Ĉinio. La okulvitra bazaro Ĉangyuan estas unu el la kvar grandaj okulvitraj bazaroj de Ĉinio. La arakida bazaro Yanjin renomiĝis pro sia granda skalo. La elektronika bazaro Sinsjan fariĝis la unua ĉina bateria bazaro por pogranda aĉeto.

Sinsjan havas tri ŝtatnivelajn scienc-esplorajn institutojn -- la unika ĉina esplora centro de kampa irigacio, la Ĉina Esplora Instituto de Transmisio de Elektramagnetaj Ondoj kaj la Fabriko n-ro 137 sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. Iliaj produktaĵoj kaj scienc-esploraj fruktoj estas uzataj rekte por naci-defendo kaj industriaj projektoj, kiaj lanĉo de raketo, satelita esplorado kaj ekspedicio al Antarkto.

En Sinsjan estas ses altlernejoj. La Henan-a Normala Universitato estas la plej granda altlernejo de la provinco.

La Sinsjan-a Distrikto de Alt- kaj Nov-teknologia Disvolvo estis starigita en 1994. Tie aperas tri industriaj grupoj -- elektronika informado, novaj materialoj kaj bioinĝenierio. Post la sankcio de la magistrato oni fondis 362 entreprenojn investitajn de eksterlandanoj kun totala investita monsumo de 959 milionoj da usonaj dolaroj.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]