Siriuso
El Vikipedio
(Alidirektita el Sirius)
Siriuso estas la ĉefstelo de la konstelacio Granda Hundo (α canis maioris).
Ĝi havas luman videblan magnitudon de −1.47, kaj tial estas la plej luma stelo de la ĉielo. Ĝi apartenas al la suda parto de la tera ĉielo, sed estas videbla ĝis latitudo de 73 nordaj gradoj. Plej bona videblo estas en decembro kaj januaro, kiam ĝia pozicio kontraŭas tiun de la Suno.
Kvankam Siriuso aperas kiel unu stelo, ĝi vere konsistas el du steloj: Siriuso A estas ĉef-sekvenca stelo, Siriuso B estas blanka nano kun malforta lumo.