Socialista Partio (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Socialista Partio
Socialistische Partij
Emblemo de Socialista Partio
partio
Lando  Nederlando
Estro Jan Marijnissen
Fondiĝo La 22-an de oktobro 1971
Ĉefa sidejo Vijverhofstraat 65
3032 SC Roterdamo
Ideologio Demokrata socialismo, maldekstra ekstremismo
Internacia aliĝo Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj
Junulara organizaĵo ROOD
Retejo http://www.sp.nl
vdr

La Socialista Partio (SP, nederlande: Socialistische Partij) estas maldekstra politika partio de Nederlando. Ekde la jaro 1994 ĝi estas opozicia partio en la dua ĉambro de la nederlanda parlamento, kaj ekde la jaro 2003 estas la tria plej forta frakcio.

La partio havas siajn radikojn en la maoisma movado de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento en Nederlando, kaj fondiĝis sub la nomo "Komunisma Partio de Nederlando" (KPN). Ekde la jaro 1991 ĝi proklamas moderan socialismon, laŭ la partia moto „homa digno, egaleco kaj solidareco“. La partia programo tre kritikas kapitalismon kaj postulas ĝeneralan demokratiigon de la socio inkluzive de la ekonomio.

La membraro de SP komence de la 21-a jarcento kreskis rapide kaj konstante: Dum 2002 ankoraŭ estis 27.291 membroj, fine de 2003 temis pri 43.000, kaj dum novembro 2006 iĝis 50.000 kaj dum julio 2007 temis pri 52.000 membroj.

Eŭropa Parlamento

Membroj de la partio SP dum manifestacio en Bruselo de marto 2005.

Post la eŭropaj balotoj de 2004 la partio SP disponas pri du parlamentantoj en la Eŭropa Parlamento. Tie ĝi membras en la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj.

Provincaj parlamentoj

La partio ankaŭ reprezentiĝas en ĉiuj 12 provincaj parlamentoj de Nederlando, sed ne disponas pri eĉ unu regiona ministro, do ĉie estas opozicia partio.

Simboloj

Emblemo de la junulara asocio ROOD (ruĝo) kun eta ruĝa stelo

Ĝis la jaro 1976 la partio kiel emblemoj uzis diversajn stiligitajn portretojn de la marksismaj-leninismaj politikistoj Markso, Engels, Lenin, Stalin kaj Mao. Tiuj emblemoj troveblis inter alie sur la titolpaĝoj de la partia gazeto "Tribune". La sovetuniaj simboloj martelo kaj falĉilo ekstreme malofte uziĝis. Post la jaro 1976 stiligita ruĝa flago enkondukiĝis kiel simbolo, kaj post la jaro 1994 fluganta ruĝa tomato, kiu reprezentu la politikan proteston (en okcidenta Eŭropo estas maldekstra kutimo dum publikaj politikaj eventoj ĵeti putrajn tomatojn kaj krudajn ovojn al malŝatataj politikistoj kaj esperi trafi ilin). La junulara asocio ROOD (ruĝo) ekde la jaro 2006 havas etan ruĝan stelon kiel emblemon.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda