Sofi Marinova
El Vikipedio
| Sofi Marinova | |
|---|---|
en 2012
|
|
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Sofija Marinova Kamenova |
| Naskiĝo | la 5-an de decembro 1975 en Sofio, Bulgario |
| Profesio | soloa kantisto, kantaŭtoro |
| Aktivaj jaroj | 1992 ĝis nun |
| TTT | sofi-marinova.com |
Sofija Marinova Kamenova, alinome Sofi Marinova (bulgare Софи Маринова, [soˈfi maˈrinova], naskiĝis la 5-an de decembro 1975, do nun 37-jara) estas bulgaria popmuzika kantistino de cigana deveno. Ŝi estas inter la plej popularaj kantistoj en Bulgario, kaj kovras voĉan gamon de kvin oktavoj.
La artistino reprezentas Bulgarion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo.