Sojombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sojomba simbolo sur la pordego de la Registara Palaco en Ulan-Batoro

La simbolo Sojombo estas speciala karaktro el la mongola Sojombo-skribo kiu estis inventita de la monaĥo Zanabazar en 1686. Ĝi servas kiel nacia simbolo de Mongolio, kaj troveblas inter alie en la flago de Mongolio, la blazono de Mongolio kaj en multaj aliaj oficialaj dokumentoj.

La elementoj en la simbolo havas la sekvajn signifojn (de supre):

  • Fajro estas ĝenerala simbolo de eterna kresko, riĉeco kaj sukceso. La tri "langetoj" de la flamo reprezentas la pasinton, nunpn kaj estonton.
  • Suno kaj luno simboligas, ke la mongola nacio ekzistu eterne kiel la eterna blua ĉielo. La simboloj de suno, luno kaj fajro estas derivita el la kulturo de Ŝiungnuoj.
  • La du trianguloj aludas al la pinto de sago aŭ lanco. Ili signas malsupren por anonci la malvenkon de internaj kaj eksteraj malamikoj.
  • La du horizontalaj ortanguloj donas stabilecon al la ronda formo. La rektangula formo reprezentas la honestecon kaj justecon de la popolo de Mongolio, negrave ĉu ili staras en supra aŭ malsupra tavolo de la socio.
  • La simbolo de Jino kaj Jango, mongole nomata Arga-Bilge, ilustras la reciprokan komplementecon de viro kaj virino. En socialismaj tempoj, la simbolo estis alternative interpretita kiel du fiŝoj kiuj simboligu atentemon, ĉar fiŝoj neniam fermas siajn okulojn.
  • La du vertikalaj ortanguloj povas esti interpretataj kiel muroj de forteco. Ili reprezentas unuecon kaj forton, rilatante al la mongola proverbo: "La amikeco de du homoj pli fortas ol ŝtonaj muroj." [1]

En la Sojombo-skribo, la du variantoj de la simbolo uziĝas por marki la komencon kaj finon de teksto. Oni pensas ke eble la simbolo mem pli aĝas ol la skribo.

Flagoj kiuj uzas variaĵojn de la Sojombo

Referencoj

  1. Ŝtata Novaĵagentejo МОНЦАМЭ ("Moncame"): "Mongolia" (angle), 2006, ISBN 99929-0-627-8, paĝo 8